Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/117

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por Proserpino. Al reĝo de Stikso heroo starigas
noktajn altarojn; en flamojn li tutan viandon bovviran
ĵetas, kaj grasan sur karnojn brulantajn verŝadas oleon.
255Tamen, tuj kiam unua montriĝis radio de suno,
tero sub paŝoj ektremis subite, sur montoj moviĝis
supraj arbaroj, kaj hundoj tra ombroj ekbojis kolere:
estis alveno diina: «Foriru, foriru, fremduloj,
kriis pastrino, foriru el tiu arbaro sanktega.
260Vi do aliru antaŭen, kaj glavon el ingo eligu.
Koro heroa nun estas necesa, nun brusto kuraĝa».
Tiel dirinte, ŝi en malfermitan sin ĵetas kavernon;
kaj ŝin frenezan postiras Eneo, je paŝoj sentimaj.
Dioj regantaj sur regno Infera, Ĥaoso, Flegeto,
265Ombroj senvoĉaj, vastega loĝejo de Nokto silenta,
al mi permesu aŭditajn rediri parolojn; permesu
al mi de tero Infera kaj Ombra rakonti sekretojn.
Ili aliris, en ombroj mallumaj kaj nokto profunda.
Solaj tra domoj malplenaj de Dito kaj regno dezerta.
270Tiel, sub lumo malklara de luno, tra densaj arbaroj,
vojo montriĝas; tuj kiam Jupitro ĉielajn densigis
ombrojn, dum nokto je propraj koloroj senigis aferojn.
Antaŭ vestiblo kaj faŭkoj unuaj de Orko, venĝemaj
Zorgoj kaj Larmoj starigis kuŝejon; ĉe ĝi Maljuneco
275loĝas malgaja, kaj pala Malsano, kaj Timo, kaj poste
malbonkonsila Malsato kun la Malriĉeco hontinda;
monstroj vidaĵe teruraj; pli dekstre, Laboro kaj Morto:
apud ĝi, Dormo, la frato de Morto, malbonaj de koro
ĝojoj: maldekstre, sur sojlo, mortiga Milito, kaj feraj
280Eumenidaj kuŝejoj, kaj fine Malpaco freneza,
kiu alligas hararon viperan per sangaj rubandoj.
Ulmo densega kaj larĝa en mezo etendas jarcentajn
branĉojn kaj brakojn: kaj oni rakontas ke tie ĉi lokis
Sonĝoj malveraj sidejon, sub ĉiu folio ligataj.
285Plie de monstroj diversaj, starantaj ĉe pordoj, vidiĝas
formoj sovaĝaj: Centaŭroj kaj Sciloj duformaj; pli fore
granda Briaro centbraka, kaj Lerna bestego siblanta
ĉiam terure, Ĥimero armata de flamoj brulantaj,
fine Gorgonoj, Harpioj, kaj formo de Ombro trikorpa.