Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/118

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

290Glavon tirinte, Eneo, kaptita de timo subita,
pinton minacan kaj akran prezentas al ekalvenantoj:
se kunulino pli klera ne al li sciigus ke Ombroj
flugas malpeze sen korpo, kun ŝajno de formo imaga,
li tuj rapidus, kaj vane per glavo traborus ombraron.
295Vojo kondukas al ondo Akera de nigra Tartaro,
profundegaĵo vastega, en kiu bolegas malpura
koto, kaj kiu vomadas sterkaĵon en sablan Kociton.
Ondojn de tiu rivero Ĥarono terura pordisto
regas, malbela kaj ŝajne naŭzanta: kreskigas mentono
300barbon neniam kombitan: kaj flamojn alĵetas okuloj:
pendas el ŝultroj per ligotubero malpura mantelo.
Barkon li mem per remilo direktas, dum veloj ĝin puŝas;
kaj en boato rustita li korpojn transportas malvivajn,
certe maljuna, sed de maljuneco diaĵa kaj verda.
305Tuta anaro, sur bordo vaganta, rapide aliris:
viroj, patrinoj, herooj grandkoraj, post longa vivado
kiujn mortigis Fatalo, fraŭlinaj knabinoj kaj knaboj,
antaŭ gepatroj junuloj metitaj sur altajn ŝtiparojn.
Tiel ekfalas folioj, en densaj arbaroj, tuj kiam
310frosto aperas aŭtuna; aŭ, tiel el alta ondaro
birdoj sennombraj rapidas kaj, landon lasinte malvarman,
ili tra maro forkuras kaj trafas pli varman kamparon.
Ĉiuj, sur bordo starante, unuan petante trairon,
manojn prezentis, pro amo fervora al bordo kontraŭa.
315Tamen malgaja pasisto ĉu tiun akceptas, ĉu tiun,
kaj, malproksimen de sablo repuŝas kaj pelas aliajn.
Miras Eneo; lin tiu kortuŝas senĉesa tumulto:
«Kial do, ho virgulino, li diras, ĉi tiu kunkuro?
kion petadas animoj? kaj kial malsame unuaj
320restas sur bordo, dum sulkas aliaj nigretan riveron?
Tiel al reĝo respondas mallonge maljuna pastrino:
«Filo Anĥiza kaj vera idaro de dioj senmortaj,
lagon Kocitan vi vidas profundan, kaj Stiksan riveron.
Dioj mem, sur ĝin ĵurontaj, ektremas kaj timas mensogon.
325Aron vi vidas de homoj sen tombo lasitaj: pasisto
estas Ĥarono mem: nur enterigitoj tra ondo veturas.
Bordon teruran kaj bruan torenton transiri fariĝas