Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/12

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tien aliras Eneo : de amo fervora al tero
ekinstigitaj, marbordon savantan okupas Trojanoj,
poste tuj membrojn, de ondo malsekajn, sur sablon etendas.
Tamen silikon frapinte, fajreron ŝprucigas Akato,
175fajron ricevas sur muskon, kaj sekajn ĉirkaŭe foliojn
metas, dum flamo el ligno nutranta rapide eliĝas.
Tiam Cereson, de akvo putrantan, kaj ilojn Ceresajn
kaptas Trojanoj malsataj, kaj grenon trovitan en ŝipoj
flame sekigi komencas, kaj poste per ŝtono dispremas.

180 Tamen Eneo ŝtonegon surrampas kaj vidon direktas
tre malproksimen sur maron, serĉante ĉu tien li vidus
eble Anteon, de ventoj ĵetitan, remŝipojn Frigujajn,
eble Kapinon, aŭ eble armilojn de ŝipoj Kaicaj.
Estas vidata ŝiparo nenie. Sur bordo tri cervojn
185tiam li vidas vagantajn : kaj tuta anaro, malantaŭ
ili, sekvadas, dum granda cervaro tra valo sin paŝtas.
Haltas Eneo kaj prenas pafarkon kaj sagojn rapidajn,
kiujn kunportis Akato fidela ; kaj ĉefojn unue
li ekmortigas, en kapon altkreskan, ĉe kornoj branĉformaj,
190ilin frapante ; kaj poste ceterajn, kaj tutan cervaron
li persekutas per sagoj, tra ombro de arboj branĉhavaj.
Fine li ĉesas nur, kiam, venkinte, sep korpojn plej grandajn
teren li ĵetis : ĉar nombro egalas al tiu de ŝipoj.
Tiam havenon li trafas por inter amikoj dividi
195lian ĉasaĵon, kaj vinon ; – ĉar je ĝi bonkora Acesto
iam, ĉe bordoj Sicilaj, ŝiparon plenigis irontan. –
Poste, per tiuj paroloj, li korojn konsolas ĉagrenajn :
"Karaj kunuloj, memoru : ni ĉiuj pli grandajn danĝerojn
iam suferis : sed tiujn ĉi finos ankoraŭ diaĵo.
200Sicilan koleron, kaj ĝiajn ŝtonegojn profunde bruantajn
iam proksime vi vidis : vi ankaŭ Ciklopan kavernon
estas konintaj. Nu ! korojn relevu kaj pelu malĝojan
timon ; ĉar eble pri tiu memoro vi estos feliĉaj.
Ni, tra diversaj laboroj, tra ankaŭ malhelpoj sennombraj,
205trafas Latujon, sed tie ripozon rezervas Fataloj ;
tie Fataloj Trojanan permesos renaski potencon.
Do, pacience ; kaj tagojn feliĉajn atendu kuraĝe."
Tiel li diris : dum lia vizaĝo esperon ŝajnigas,