Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/120

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Korpon enfosu en tero, kaj serĉu havenon Velinan.
Sed se vi povas transiri, se vojon diina patrino
montris; - ĉar vi ne kuraĝus kredeble, sen dia permeso,
ondon Inferan sulkadi kaj Stiksan transnaĝi riveron; -
370helpu mizeran petanton; min kun vi kunportu trans ondoj,
por ke almenaŭ mi povu ripozi en loko trankvila».
Tiel li diris plorante; sed tiel pastrino respondis:
«Vi, Palinuro, nun tute malsaĝan ekmontras deziron:
Stiksan riveron kaj ondon timindan de Eumenidoj
375trafi vi volas sentomba, kaj bordon aliri inside.
Ĉesu esperi ke dian dekreton vi ŝanĝos per preĝoj.
Tamen memoru parolojn; kaj ili konsolu ĉagrenon.
Baldaŭ, timonte pro multaj mirakloj ĉielaj kaj teraj,
urboj apudaj kuniĝos, kaj vian piigos ostaron,
380tombon starigos, kaj, feston funebran ĉe tombo farinte,
de Palinura alnomo eterne nomados kamparon».
Tiuj paroloj dolĉigas malĝojon; por iom da tempo
koro forpelas ĉagrenon: li ĝojas pri lando nomota.
Ambaŭ daŭrigas iradon kaj alproksimiĝas riveron.
385Kiam pasisto de Stiksa rivero ekvidis ke ili
noktan transiris arbaron kaj bordon piede trafadis,
tiam parole li ilin atakas kaj poste riproĉas:
«Kiu ajn estas vi, kiu armata aliras riveron,
kion vi volas? parolu; sed haltu antaŭe, kaj vidu.
390Tie loĝejo de Ombroj, de Sonĝoj, de Nokto dormiga
estas; kaj Stiksa boato ne povas toleri vivulojn.
Iam mi estis malprava; ĉar mi sur la lago akceptis
grandan Alcidon irantan, Tezeon kaj eĉ Piritoon,
kvankam diidojn, kaj fortajn de forto neniel venkebla.
395Unu el ili Tartaran gardiston per ĉenoj alligis,
kaj ĝin tremantan el trono de reĝo eltiris fortege.
Penis aliaj el lito de Dito formeti reĝinon».
Tiujn parolojn mallonge rospondas Amfrisa pastrino:
«Tia insido ne estas en koroj; do, timon forpelu.
400Glavo ne portas perforton: sed povas per bojoj senfinaj
granda pordisto, en kavo, sensangan timigi Ombraron,
kaj Proserpino ĉastega loĝadi en onkla domego.
Troja Eneo, glorega per granda pieco kaj armoj,