480Partenopeo, kaj pala figuro de Ombro Adrasta.
Tie flugetas, plorataj sur tero, batale mortintaj,
idoj Dardanaj: li, ilin vidante laŭ vico pasantajn,
ĝemas; ĉar li tuj rekonas Medenon, tri Antenoridojn,
kaj Tersilokon, kaj Glaŭkon, kaj pastron Ceresan Polifton,
485fine Ideon, armilon kaj ĉaron ankoraŭ tenantan.
Staras sennombraj ĉirkaŭe Animoj maldekstre kaj dekstre.
Vidi lin unu nur fojon ne estas sufiĉe: lin ili
volas haltigi senĉese, por koni de iro tialon.
Tamen Danaaj armestroj kaj Agamemnonaj samanoj,
490viron vidinte tra ombroj, vestitan de brilaj armiloj,
tremas pro granda timego: ĉi tiu forflugas rapide,
kiel li iam forkuris al ŝipoj, kaj tiu malgrandan
krion ekprovas; sed haltas brueto en buŝa malfermo.
Tiam li filon Priaman Dejfobon ekvidas, kun korpo
495tute ŝirita, kun sanga vizaĝo kruele borita.
Mankas al brakoj du manoj; per glavo oreloj el kapo
estis tranĉitaj; kaj nazon difektas vundego malbela.
Li lin rekonas timantan kaj, sed malfacile, kaŝantan
vundojn terurajn, kaj, tiuj per vortoj, demandas amike:
500«Armopotenca Dejfobo, naskita de sango Trojana,
kiu kuraĝis per sanga punego vin tiel turmenti,
tiel vin malrespektegi? Se famon mi kredas, en lasta
nokto Trojana, lacega pro granda buĉado de Grekoj,
sur amasegon da korpoj malvivaj vi estus falinta.
505Tiam mi tombon starigis malplenan, sur bordo Retea;
kaj mi, laŭ rito, fantomon trifoje per voĉo alvokis.
Lokon armiloj kaj nomo konservas: sed vin mem, amiko,
mi ne trovinte, ne povis en teron enmeti patrujan».
Filo Priama respondis: «Vi, kara, nenion forgesis:
510ĉiujn funebrajn ricevis honorojn Dejfoba fantomo.
Mia Fatalo kaj ruzo hontinda de krima Heleno
nur min malbone frapadis: jen estas de amo restaĵoj.
Nokton en ĝojoj malveraj ni lastan pasigis Trojanan;
tion vi scias, ĉar estas necese ne tion forgesi.
515Kiam ĉevalo Fatala tra muroj aliris Pergamaj,
militistaron armatan portante en ventro profunda,
malnoblulino ŝajnigas dancadon, Frigujajn anarojn
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/123
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita