Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/126

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj lin, en granda turniĝo flamanta, ĵetegis malsupren.
595Estas jen ankaŭ videbla Titio, la filo de Tero
ĉiopatrina: li kovras je korpo naŭ kampajn mezurojn.
Granda vulturo, per kurba bekego, hepaton senmortan
manĝas senĉese kaj ventrajn organojn, de puno kreantojn.
Ĝi, sin supersatiginte de karnoj, loĝadas en brusto,
600halton nenian al renaskiĝantaj donante viandoj.
Ĉu Piritoon, Iksion, Lapitojn, mi rememorigos?
Nigra ŝtonego senĉese falonta kaj alte staranta
ilin minacas, dum brilas de altaj kuŝejoj festenaj
helo orata, dum antaŭ vizaĝoj luksege stariĝas
605reĝaj manĝaĵoj: sed la pli maljuna de nigraj Furioj
sidas apude: se iu deziras ekkapti manĝaĵon,
tuj ŝi sin levas, skuante flamingon kaj tondre kriante.
Tiuj do kiuj malamis gefratojn, dum ili vivadis,
kiuj batadis gepatrojn kaj trompis inside klienton,
610kiuj kuŝiĝis sur multajn riĉaĵojn, de ili trovitajn,
solaj, ne parton doninte al siaj, - multega anaro! -
kiuj pro krimo adulta pereis, kaj kiuj malpiajn
zonis armilojn kaj trompis sen timo de mastro konfidon,
tie punegon atendas. Ne serĉu per kia punado
615ilin premegas Fatalo kaj justa dekreto de dioj.
Unuj ŝtonegon ruladas grandegan: sur radaj radioj
pendas aliaj: jen sidas kaj sidos eterne Tezeo
la malfeliĉa: Flegio, plej multe mizera el ĉiuj,
ilin admonas, kaj laŭte ekkrias senĉese tra ombroj:
620«Nu, avertitoj, vi diojn kaj sanktan respektu justecon!
Tiu ĉi vendis pro oro patrujon, kaj estron potencan
trudis: pro mono li faris leĝaron kaj poste malfaris.
Tiu en lito filina malpian plenumis edziĝon.
Ĉiuj krimegojn elpensis malnoblajn kaj ilin kuraĝis.
625Se mi cent langojn posedus, kaj tiom da buŝoj, kaj plie
voĉon el fero, pri tiom da formoj krimegaj paroli,
tiom da nomoj punegaj denombri, mi certe ne povus».
Tiam, tuj kiam parolis maljuna pastrino de Febo:
«Iru , aliru, ŝi diris; kaj vi komencitan laboron
630finu rapide: mi murojn, de arto Ciklopa faritajn,
vidas, kaj antaŭ ni pordan arkaĵon de kampoj Elizaj,