florojn sieĝas diversajn; kaj ĉirkaŭ blankegaj lilioj
aro rapidas, dum tutan kamparon sonigas flugadoj.
710Tion vidinte, ne kaŭzon konante, subite Eneo
tremas kaj tial demandas: «Ĉe tiu fluanta rivero,
kia do estas ĉi tiu anaro, sur bordo vaganta?».
Tiam Anĥizo la patro: «Animoj al kiuj Fataloj
korpojn aliajn rezervas, kun ondo kvieta Letea
715trinkas samtempe malzorgon trankvilan kaj longan forgeson.
Longa de tempo, mi volas pri ili paroli, kaj poste,
antaŭ okuloj pasigi sinsekvon de via idaro:
ĉar, Italujon trovinte, vi estos multe pli ĝojega.
- Patro, ĉu iam Animoj eteraj, el tie al tero
720suprenirante, en korpoj pezegaj denove konsentas
loĝi? Kaj kial al lumo mizera malsaĝa deziro?
- Vin nescianta, ho filo, mi certe ne lasos», respondis
patro Anĥizo: kaj tuj li mirigajn klarigas sekretojn:
«Dia spirito unue vivigas ĉielon kaj teron,
725vastan ondaron, kaj globon brilantan de luno, kaj helan
astron Titanan: en vejnojn de mondo senĉese verŝata,
mason movigas Animo kaj tute kun korpo sin miksas.
Homan ĝi naskis kaj bestan rasaron kaj birdan popolon,
fine grandulojn de maro, kaŝatajn en ondo marmora.
730Estas deveno ĉiela kaj fajra forteco en ĉiuj
semoj, kaj restas en ili, dum korpoj malpuraj, artikloj
teraj, kaj membroj mortontaj ne ilin per pezo prokrastas,
timon, deziron, doloron kaj ĝojon naskinte: en nigra
malliberejo ligitaj, Animoj ne vidas plu sunon.
735Tamen ve! kiam, post lasta elspiro, viveco forflugis,
ili el tuta malbono, el aĵoj malpuraj de korpo,
liberigitaj ne estas; ĉar difektegaĵoj, en koroj,
kiuj longtempe vivadis, potencajn kreskigis radikojn.
Ili do punojn suferas kaj per turmentegoj maljunajn
740kulpojn elpagas: unuaj, blovataj per ventoj malpezaj,
pendas aere: aliaj, en kavo profunda, el krimoj
difektigintaj sin lavas, aŭ ilin per flamoj purigas.
Ĉiu post morto suferas fantome: sed poste, en vastan
oni nin sendas Elizon; en ĝoja kamparo ni loĝas,
745sed, ve! malmultaj: kaj fine, post kiam, post tempo tre longa,
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/129
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita