Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/13

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koron malĝojan disŝiras kaj premas kruela ĉagreno.
210Ili ĉasaĵan akiron preparas por manĝo estonta,
haŭton de ripoj disigas, kaj tubon malkovras intestan.
Tranĉas unuaj viandon tremantan, ĝin poste trapikas ;
vazojn sur bordon surmetas aliaj, kaj zorgas pri fajro.
Tiam do fortojn per manĝo bonigas Trojanoj, glutante
215vinon maljunan kaj grasan ĉasaĵon, sur herbo kuŝantaj.
Kiam malsaton ĉesigis manĝaĵo, formetas Trojanoj
tablojn, kaj longe parole perditajn memoras amikojn.
Korojn espero kaj timo ŝancelas : ĉu ili ankoraŭ
vivas ? ĉu male alvokon ne povas aŭskulti malvivaj ?
220Pia Eneo precipe pri sorto de forta Oronto
ĝemas ; kaj tial Amikon, kruelan de Liko fatalon,
grandan Kloanton kaj Gion kuraĝan fundkore li ploras.
Kiam do finis Trojanoj, Jupitro, de alta ĉielo,
maron kun ŝipoj, kaj landojn kuŝantajn, kaj bordojn, kaj fine
225grandajn rigardis popolojn : li tiam sur supra Olimpo
haltis, kaj tie al regno Libuja direktis okulojn.
Siajn pensadojn dum li en animo potence ruladas,
tute malĝoja, kun larmoj en siaj beletaj okuloj,
tiel parolis Venuso : "Ho Estro, vi kiu aferojn
230diajn kaj homajn eterne regadas, kaj tondre timigas,
kia kulpego farita do estas de mia Eneo,
kiu Trojanojn, post tiom da gravaj suferoj, malhelpas,
pro Italujo, kaj fermas por ili la mondon ceteran ?
Tamen el ili, post multe da jaroj pasontaj, Romanoj
235devos naskiĝi, el sango Trojana iĝinta pli juna,
kiuj al maroj, kaj landoj tutmondaj potence komandos.
Tion vi, Patro, promesis : nun kio do ŝanĝis projekton ?
Tial, pri Trojo falinta kaj ĝia ruino plorinda,
mi min konsolis ; ĉar kontraŭ estinto mi metis estonton.
240Sama Fatalo Eneon, post tiom da malprosperegoj,
nun persekutas. Ĉu baldaŭ, ho reĝo, finiĝos laboro ?
Sed Antenoro, el manoj savita Aĥajaj, sukcesis.
Li Illirujan landlimon, sen ia danĝero, kaj regnon
povis penetri Liburnan profunde, kaj fonton Timavan
245ankaŭ transiri ; – ĉi tiu, per naŭ enfluoj, kun granda
bruo, el monto eliras, kaj ĝeme tra kampoj verŝiĝas. –