Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/131

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

inter nur unu murego: ĝi al Berecinta patrino
785estos simila; tra urboj Frigujaj ŝi ĝoje veturas,
ture kronata, sur ĉaro, fiera pri dia idaro
ĉielloĝanta, cent nepoj starantaj sur alta Olimpo.
Nun vi ĉi tien direktu okulojn kaj tiun rigardu
genton: jen viaj Romanoj. Ĉi tie Cezaro kaj ĉiuj
790idoj Iulaj, sub akso ĉiela venontaj al lumo.
Estas jen tiu ĉi kiun tre ofte Fataloj anoncis,
dia naskito, Cezaro Aŭgusto: li oran jarcenton
ree al lando Latuja redonos, al kampoj en kiuj
iam potencis Saturno: li ĝis Garamantoj kaj Indoj
795regnon etendos, ĝis landoj kuŝantaj trans astroj ĉielaj,
kie, trans vojoj de suno kaj jaro, sur ŝultroj de Atlo
ĉielportanta, ruliĝas mondakso, kaj astroj brilegaj.
Regnoj Kaspiaj jam lian atendas alvenon, kaj pri ĝi
timas, respondon aŭdinte divenan; kaj lando Meota
800estas tremanta; kaj Nilo sepbuŝa terure timegas.
Tiom da landoj trairis nek granda Alcido, - kaj tamen
kupropiedan cervinon li boris, arbaron pacigis
de Eridano, kaj Lernon tremigis per forta pafarko, -
nek vinberdio, jungita kaleŝon per vinberbranĉetaj
805bridoj, dum tigroj ĝin tiras el alta supraĵo de Niso.
Kaj ni, por gloron grandigi tra aĝoj, ni nun ŝanceliĝus:
kaj ni nun timus en lando Aŭzona fiksadi sidejon!
Kiu do, pli malproksime, olive kronata, kunportas
sanktajn lavvazojn? Hararon kaj blankan de dua Romana
810reĝo mi barbon rekonas: unua al urbo li leĝojn
donos: veninte el landoj malriĉaj kaj Kuro malgranda,
grandan li regnon konstruos. Sed Tulo postiras; patrujan
interromponte ripozon, li virojn batale movigos
mallaboremajn, kaj arojn je gloro dekutimigitajn.
815Post li alvenas nun Anko fiera: pri amo popola
tiu ĉi ĝojas; ĉar lin nur altigis nacia favoro.
Reĝojn Tarkvinojn ĉu vi do ekvidi deziras, kaj grandan
koron de Bruto venĝema, kaj faskojn de reĝoj lasitajn?
Povon konsulan, timindajn hakilojn, unua ricevos
820Bruto: sed filoj intrigos pri novaj militoj; kaj patro
ilin punege mortigos, ve! pro libereco belega.