Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/132

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malfeliĉulo! Ĉar kia ajn estos la juĝo de nepoj,
venkos ĉu amo patruja, ĉu granda deziro al gloro.
Vidu nun pli malproksimen: Decioj kaj Druzoj, Torkvato
825hakilarmita timinde, Kamilo portanta standardojn.
Tiuj ĉi, kiujn vi vidas brilantaj sub samaj armiloj,
restos amikoj, dum ilin premados mallumo de nokto.
Kiaj bataloj fariĝos se ili atingas al lumo
viva! Se ili renkontas sin, kiom da frapoj mortigaj,
830kiam, el Alpaj supraĵoj kaj alta Moneco, bopatro
malsupreniros, kaj trovos bofilon kun gentoj Aŭroraj;
viaj animoj, ho knaboj, ne tiajn kutimu batalojn.
Kontraŭ patrujan vivecon ne viajn direktu armilojn!
Vi do unue kompatu, ĉar iam vin naskis Olimpo:
835sagojn el manoj forĵetu, ho miaj sangidoj!
Tiu triumfos je alta Korinto; kaj lin Kapitolen
ĉaro veturos venkintan post sanga buĉado Aĥaja.
Tiu ĉi Argon faligos kaj Agamemnonan Mikenon:
sur Eacidan idaron de armopotenca Aĥilo
840avojn li venĝos Trojanajn kaj malrespektitan Minervan
templon. Ĉu mi ne parolos pri vi, ho Katono, ho Koso?
Ĉu mi forgesos gloregon de Grakoj kaj de Scipionoj,
fulmoj batalaj, Libuja teruro, kaj de Fabricio,
kiun riĉigas malmulto, kaj de sulksemanta Serano?
845Kien Fabioj min lacan fortiras? Jen estas Maksimo:
li, prokrastante, de nia patrujo malhelpis ruinon.
Povos pli bone aliaj el kupro vivigi statuon,
certe mi kredas, kaj skulpti marmoron laŭ homa vizaĝo,
eble procese pli lerte paroli, cirkele ĉielan
850movon kalkuli, kaj astran science klarigi kuradon;
regi vi devas popolojn, Romano; ne tion forgesu:
pacon altrudi kutiman, kompati venkitojn, mallevi
gentojn fierajn, jen estas nur artoj de vi kultureblaj».
Tiel parolis Anĥizo, dum miris Sibilo kaj filo:
855«Vidu nun kiel fiere aliras Marcelo, akiron
ĉefan portanta: venkinte, li virojn superas aliajn,
ĉar li, en granda batalo, Romanajn ĉefante rajdistojn,
savos publikan aferon; kaj Galojn venkinte kaj Penojn,
trian armilon kaptitan pendigos en templon Kvirinan».