Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/133

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

860Tamen Eneo, ĉe flanko de granda Marcelo, junulon
belan ekvidas, pro korpaj formaĵoj, pro brilaj armiloj,
sed kun malĝoja vizaĝo, kun teren okuloj fiksataj:
«Kia do estas, ho patro, kunulo de fama heroo,
kiun vi montris? ĉu filo? ĉu iu el grandaj genepoj?
865Kiel lin aro ĉirkaŭas, kaj kiel sin ambaŭ similas!
Nigra sed nokto jam skuas sur kapon flugilojn mallumajn».
Tiam Anĥizo la patro, kun larmoj en voĉo, respondis:
«Filo, plej grandan de via idaro ne serĉu doloron.
Tiun junulon al tero nur montros Fataloj, sed poste
870ili lin tuje haltigos. Ĉar Romo tro ŝajnus potenca,
dioj, se tiun mirindan donacon ĝi povos konservi.
Kiom da ĝemoj sonados en kampo proksima de granda
Urbo Mavorsa; kaj kiom da festoj funebraj vi vidos,
Tibro; ĉar ondo tuŝetos piedon de nova tombejo.
875Ido de sango Ilia neniam pli alten de avoj
portos Latinan esperon; kaj tero Romula neniam
estos pli juste fiera pri iu el mamosuĉontoj.
Sankta pieco! antikva konfido, neniam venkebla
brako milite! Neniu senpune kuraĝis ĉi tiun
880kontraŭbatali, ĉu kiam piede li al malamikoj
iris, ĉu kiam ŝaŭmantan ĉevalon li sprone piketis.
Knabo plorinda, Fatalon kruelan se rompi vi povos,
tiam vi estos Marcelo. Plenmane liliojn elĵetu;
florojn mi ŝutos purpurajn: de nepo, per tiuj donacoj,
885mi nun deziras animon satigi; kaj tiel mi pagos
vanan honoron». Li diris: kaj ili vagadis tra tuta
lando, kaj ĉion rigardis en vastaj kamparoj aeraj.
Filon post kiam Anĥizo kondukis tra aĵoj mirindaj,
kaj lin bruligis per amo al gloro estonta, li tiam
890al li konigas militojn pri kiuj li iam klopodos,
kaj lin instruas pri gentoj Laŭrentaj, pri urbo Latina,
pri maniero por saĝe eviti aŭ fari laboron.
Dormo posedas du pordojn: unua, laŭ famo, farita
korne, al veraj fantomoj facilan permesas eliron;
895dua, farita el elefantosto brilega kaj blanka,
sendas ĉielen nurvanajn fantomojn kaj sonĝojn malverajn.
Tiam, post kiam Anĥizo silentis, Sibilon kaj filon