Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/134

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li akompanis, kaj ilin eligis per dua pordego.
Ŝipojn reiras Eneo kaj siajn retrovas kunulojn.
900Apud marbordo naĝante, Kajetan li trafas havenon.
Ankron ŝipnazoj faligas; kaj staras ĉe bordo ŝipvostoj.


KANTO SEPA

Ho nutristino Enea, Kajeto, vi, kiel aliaj,
famon eternan al niaj marbordoj per morto liveris:
glora ĉar estas la loko en kiu vi kuŝas, kaj nomo
via nun rememorigas tombejon en lando Hespera.
5Dume la pia Eneo, solenajn farinte tombpreĝojn,
kaj stariginte funebran monteton, tuj kiam kvietaj
ondoj fariĝis, velŝipojn irigis kaj lasis havenon.
Noktaj blovetas ventetoj, kaj luna blankaĵo lumigas
marveturadon, dum brilas ondaro per helo tremanta.
10Estas sekvitaj proksime marbordoj de Circa insulo,
kie filino riĉega de Suno per kanto senĉesa
nealireblajn sonigas arbarojn, kaj nokte odoran
cedron bruligas, en domoj belegaj, por ilin lumigi,
dum ŝi sonoran tra maŝoj maldikaj kurigas teksilon.
15Tie aŭdiĝas ĝemadoj koleraj de grandaj leonoj,
kiuj skuadas ligilojn kaj forte tra nokto blekegas:
aproj starigas haregojn, kaj ursoj en kavoj profundaj
furiozegas, dum lupoj grandformaj kriegas freneze.
Ili, ve! homoj ja estas: sed ilin diino kruela
20ŝanĝis per herboj potencaj en korpojn de bestoj sovaĝaj.
Sed, por ke piaj Trojanoj ne tiajn suferu danĝerojn
eblajn, se ili havenon kaj bordon alirus timindan,
velojn Neptuno plenigis je vento favora, ŝiparon
naĝi devigis, kaj ekster ondaro ĝin puŝis varmega.