Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/136

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj kolonio Laŭreta de tiu ĉi nomon ricevis.
Multaj abeloj - rakonto mirinda! - tra klara aero
65veturigitaj, kun bruaj zumadoj sur supron de arbo
iam ekfalis; kaj tuj, per piedoj sin interplektinte,
aro abela subite pendiĝis al branĉo folia.
Tiam diveno: «Mi vidas», li diris, «fremdulon kuraĝan:
ĉefas li roton venantan de samaj kamparoj; kaj ili
70saman kamparon aliras, kaj supran potencos altaĵon».
Plie dum virga Lavinjo, ĉe flanko de patro starante,
sanktan altaron fumigas per piaj parfumoj rezinaj,
fajro - terure! - eksaltas kaj longan manĝegas hararon,
ĉiujn ornamojn bruligas belegajn kaj flamas krakete:
75brulas reĝina kapvesto kaj krono portanta juvelojn.
Juna knabino forkuras, kovrita de flamoj flavruĝaj;
kaj, fumiĝante, bruladon ŝi semas tra tuta palaco.
Estis vidaĵo terura kaj vere mirinda averto,
kiu anoncis ke iam ŝi fama kaj glora fariĝos,
80sed ke samtempe minacas popolon kruela milito.
Tamen la reĝo, pri diaj elmontroj tre priokupata,
al orakolo de Faŭno, la fataldiranta naskinto,
iras, kaj altan demandas arbaron Albunan: ĉi tie
fonto bruegas kaj ombron plenigas je sterka odoro.
85Gentoj Italaj kaj tuta kamparo Enotra ĉi tie
petas klarigojn pri duboj: ĉar kiam la pastro oferis
donojn, kaj felojn de ŝafoj buĉitaj etendis sur teron,
por sin ĉi tien kuŝigi kaj sonĝi sub nokto silenta,
milmaniere flugantajn li tiam ekvidas fantomojn,
90voĉojn aŭdadas diversajn, kaj ĝuas parolojn de dioj;
fine li ombrojn demandas Akerajn el fundo Averna.
Tie do, kiam Latino la patro, petante respondon,
cent lanportantajn, laŭ sankta kutimo, ekbuĉis ŝafinojn,
li sin etendis sur felojn iliajn, sur dorso kuŝante.
95Tiam li voĉon ekaŭdis venantan el alta arbaro:
«Nun do, por via filino ne edzon deziru latinan,
mia naskito; kaj pretan edziĝon ne kredu ŝatinda.
Fremda alvenas bofilo: de raso latina li sangon
portos ĝis astroj kaj nomon: genepoj naskotaj de ili
100mondon potencos kaj metos sub siajn piedojn, de maro