Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/14

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam li urbon Patavan konstruis, nacion Trojanan
tien loĝigis, kaj, genton nominte, Trojanajn armilojn
pendis : nun li mem ripozas trankvile en paco kvieta.
250Tamen ni, via idaro, al kiu vi domon ĉielan
iam promesis, ni perdas ŝiparon ; kolero de unu
ĉiam nin premas, kaj el Italuja elĵetas patrujo.
Tiel nin piajn ĉu vi rekompencas ? ĉu metas en regnon ?"::Patro de dioj kaj homoj ridetis, per tiu vizaĝo
255kiu ĉielon kaj grandajn ventegojn tuj igas kvietaj.
Frunton filinan li kise tuŝetis, kaj tiel parolis :
"Timon forpelu, Citera : pri via naskito, Fataloj
estas senmovaj. Vi urbon kaj murojn de la promesita
vidos Lavino : ĝis astroj ĉielaj vi povos altigi
260vian Eneon grandkoran : neniel mi ŝanĝis projekton.
Tion mi ankaŭ konfesos, – ĉar tiu vin zorgo okupas, –
kaj eĉ fatalajn malkovros sekretojn pri longa estonto.
Grandan batalon li en Italujo farinta, kruelajn
gentojn rompegos, kaj murojn kaj leĝojn li donos al viroj.
265Post tri someroj, dum kiuj li regos en lando Latuja,
kiam tri vintroj forpasos post lasta malvenko Rutula,
tiam Askano, – al kiu alnomo Iulo donata
estas, ĉar Ilo li estis dum staris Ilia potenco, –
dum amasigos monatoj fluantaj tridekon da jaroj,
270regnon daŭrigos, kaj poste, el urbo Lavina portinte
tronon ĝis Albo la Longa, li tiun fortege konstruos.
Tie, tricenton da jaroj, potence Hektora idaro
regos, ĝis kiam reĝina pastrino, de Marso amita,
nome Ilio, du Marsajn naskitojn per nasko eligos.
275Poste, fiera pri felo brunruĝa de tiu lupino
kiu lin nutris, Romulo popolon potencos, kaj Marsan
muron konstruos, de nomo mem propra nominte Romanojn.
Povon ilian nek tempe nek space mi volas limigi.
Regnon senfinan al ili mi donos. Kruela Junono,
280kiu nun maron, ĉielon kaj teron pro timoj lacigas,
aŭdos kaj sekvos pli bonajn konsilojn, kaj nun ni protektos
estrojn de mondo, potencajn Romanojn, per togo vestitajn.
Tiel mi volas. Post multa daŭrigo de jaraj kvinopoj,
iu, naskita el sango potenca de Asaracidoj,