Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/141

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed nur pripensoj pri la edzinigo de lia filino:
kaj li de Faŭno antikva en koro agitas respondon.
255Estas jen tiu bofilo, venanta el lando ekstera,
kiun Fataloj anoncis, kaj kiu kun sama potenco
regos kun li mem; de kiu idaro kuraĝa kaj virta
fama fariĝos, kaj mondan regnaron potence komandos.
Fine li diras ĝojege: «Nu! Dioj favoru projektojn
260kaj orakolojn! Vi kion deziras ricevos, Trojanoj.
Mi ne malŝatas donacojn. Sub reĝo Latino ne mankos
ĉu produktaĵoj de grasa kamparo, ĉu Trojaj riĉaĵoj.
Tamen se reĝo Eneo fortege min koni deziras,
se li tuj volas sin kun mi ekligi kaj gasto fariĝi,
265li do alvenu, kaj vidi amikan ne timu vizaĝon.
Manon Enean ekpremi sufiĉos por pacon fortigi.
Vi, viaflanke, al reĝo nun mian reportu respondon.
Havas filinon mi: sed orakoloj de patro kaj multaj
diaj avertoj ne volas ke viro de nia nacio
270kun ŝi edziĝu, kaj tion anoncas: «El landoj eksteraj
venos bofilo: haltonta en lando Latuja, ĝis astroj
nomon kaj sangon li portos». Kredeble Eneon alvokas
dioj: kaj, se estontecon mi vidas, mi tion deziras».
Tiel li diris, kaj inter ĉevaloj plej bonajn elektas.
275Tri cent rapidajn ĉevalojn li nutris en staloj vastegaj.
Li tuj ordonas ke oni donacu al ĉiu Trojano
unu ĉevalon purpure vestitan kun selo brodita:
kolon ĉirkaŭas ornamoj orataj kaj pendas ĝis brusto:
ili, jungitaj el oro, en buŝoj mordetas orilon.
280Al forestanta Eneo kaleŝon kun ambaŭ ĉevaloj
eternaskitaj, kaj flamojn ĵetantaj el nazo, li donas.
Circo lertega, por ilin naskigi, submetis inside
inojn ĉevalajn sub viraj ĉevaloj de patra sundio.
Tiam Trojanoj, ŝarĝitaj de donoj kaj diroj Latinaj,
285belajn rajdante ĉevalojn, eliras kaj pacon alportas.
Tamen kruela edzino Jupitra, el Argo Inaka
ĵus revenante, fluidan sur ĉaro trairis aeron,
kiam, de alta etero, ŝi, super Pakino Sicila,
vidis Dardanan Eneon, kaj lian ŝiparon ĝojantan.
290Ili jam domojn konstruas, al tero sin fidas, forlasas