Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/142

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝipojn. Ŝin, tion vidintan, ĉagreno starigas senmova.
Kapon skuinte, ŝi tiujn el brusto eligas parolojn:
«Malamegita nacio! Frigujaj Fataloj senĉese
kontraŭstarantaj! En kampoj Sigeaj ĉu ili pereis?
295Plie, ĉu estis kaptitaj? Ĉu tiujn venkitojn bruligis
Trojo flamanta? Ne. Tra batalantoj, en mezo de flamoj,
ili eĉ vojon trahakis! Mi kredas ke mia potenco
kuŝas lacega, ke sata malamo ripozas kaj dormas.
Kion mi diros? Mi ilin, pelitajn el urbo falinta,
300sekvi kuraĝis tra ondoj kaj persekutadi tra mondo.
Kontraŭ Trojanoj mi uzis ĉielajn kaj marajn fortaĵojn.
Ve! min utilis nek Sirtoj, nek Scilo, nek vasta Karibdo!
Ili ĉe Tibra kuŝujo revita nun ĝoje ripozas,
nun protektitaj el maro kaj el mi. Kruelan nacion
305Marso mortigis Lapitan; koleron satigis Dianan
Patro de dioj, kaj Kalcedonurbon punegis antikvan.
Kian krimegon elpagis Lapitoj kaj Kalcedonurbo?
Tamen min, grandan edzinon Jupitran, min, kiu kuraĝis
ĉion provadi, min, kiu min turnis al ĉio, nun venkas,
310min malfeliĉan, Eneo! Se mia potenco ne estas
eble sufiĉa, de dio alia mi petos helpadon;
se mi Superajn ne fleksis diaĵojn, mi vokos Inferajn.
Certe Eneon el regno Latina mi peli ne povos;
kaj edziniĝon Lavinjan senmovaj plenumos Fataloj;
315estu! Sed tamen mi povas prokrasti, haltigi aferojn
gravajn, mi povas de tiuj du reĝoj mortigi popolojn.
Ligu bofilon kun lia bopatro buĉado de gentoj!
Sango Trojana vin dotos, Lavinjo, kaj sango Rutula;
kaj edziniĝon Belono prezidos: ne nur Cisidino
320estos naskinta de sia kuniĝo fatalan brulaĵon.
Tiel do filo Venusa similos alian Parison:
kaj li fariĝos flamtorĉo danĝera por nova Pergamo!».
Tiel dirinte, diino timinda sur teron aliras:
poste ŝi vokas kruelan Alekton el nigra sidejo,
325kie loĝadas Furioj diinaj: malĝojajn militojn
nur ŝi amegas, kolerojn, insidojn, kaj krimojn aliajn.
Tiun ĉi monstron Tartaran malamas fratinoj, malamas
Patro Plutono mem, tiel diversajn ŝi vestas formaĵojn,