Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/144

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen se petas Latinoj bofilon de gento ekstera,
se vi lin volas, se premas ordonoj de Faŭno la patro,
ĉu regionoj sur kiuj ne regas Latina potenco
370fremdaj ne estas? Mi kredas ke tiel rezonas diaĵoj.
Kaj, se de Turno unuan ni serĉas devenon, ni trovas,
kiel prapatrojn, Inakon, Akrizon kaj grekan Mikenon».
Tiel ŝi diras por tenti Latinon, sed vane; ĉar reĝon
kontraŭstarantan ŝi vidas. Subite en korpon profunde
375kaj furioze serpento ŝovita ŝin tutan penetras.
Tiam ŝi, vere plendinda, de krizoj mordita deliraj,
urbon grandegan freneze trakuras sen ia hontemo.
Ŝi turnludilon similas, batitan de vipaj frapadoj,
kiun, en korto malplena turnigas per movoj rapidaj
380knaboj atentaj al ludo: ludilo, puŝita de ŝnuro,
rondojn farante, rondiras; junula anaro malklera
super ĝi ĝoje sin klinas, kaj bukson admiras turnantan,
dum rapidigas movadon batadoj: ŝi tiel rapide
kuras el urbo en urbon, kaj mezen de gentoj kruelaj.
385Plie, pli kolerigita, ŝi krimon pli grandan kuraĝas;
ĉar ŝajnigante frenezon de Bako, ŝi inter arbaroj
baldaŭ forkuras, kaj kaŝas filinon en montojn arbhavajn,
kie Trojanan ŝi edzon evitos, kaj torĉojn prokrastos.
«Bako, evohe!» ŝi krias saltante, «vi de virgulino
390estas nur inda: nur por vi ŝi tirsojn ekprenis dolĉegajn,
por vi ŝi ĥorojn preparis, kaj sanktan ornamis hararon!».
Famo ekflugas: kaj korojn patrinajn freneze brulantajn
sama fervoro ekscitas por novajn serĉadi tegmentojn.
Ili forlasas loĝejojn, al vento hararon kaj kolon
395nudan prezentas, plenigas aeron je krioj sovaĝaj,
kaj vinberbranĉajn bastonojn agitas, vestite per feloj.
Inter aliaj, Amato malsaĝa pinbranĉon flamantan
portas, kaj kantas edziĝon de Turno kun sia filino.
Sangajn rulante okulojn, subite ŝi krias sovaĝe:
400«Aŭdu, patrinoj latinaj, en kiu ajn loko vi estas,
por malfeliĉa Amato se restas en koroj sentemaj
iom da amo, se rajtojn patrinajn vi ĉiam petegas,
harajn rubandojn malligu, kaj kun mi komencu Bakfestojn».
Tiel, en densaj arbaroj, en lokoj loĝitaj de bestoj,