Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/149

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen ne volas la Patro, reganto de alta Olimpo,
ke vi libere nun tiel vagadu, en ventoj eteraj:
tial foriru. Se io okazos ne antaŭvidita,
560mi pri ĝi zorgos». Kaj tiel parolis idino Saturna.
Tiam Alekto flugilojn etendas serpente bruantajn;
kaj ŝi, lasinte ĉielon, sidejon aliras Kocitan.
Loko troviĝas, en lando Itala, sub alta montaro,
glora kaj fama ĉe multaj popoloj kaj landoj diversaj:
565estas la valo Amsankta: de densa branĉaro ĝin premas
nigra arbaro duflanke: en mezo, torento bruanta
krutajn sonigas ŝtonegojn per ondaj turniĝoj rapidaj.
Tie terura kaverno, fenestro de Dito kruela,
kuŝas kaj profundegaĵo vastega, el kiu Akero
570superfluanta vaporojn blovadas pestigajn. Erino
tien sin ĵetas; kaj monstro ĉielon forlasas kaj teron.
Tamen reĝino, idino Saturna, ekpenas militon
pli perfektigi. Rapidas en urbon, el kampo batala,
aro paŝtista, kaj korpojn malvivajn alportas de Almo
575juna kaj de maljuna Galezo kruele vundita.
Diojn preĝante, ĉi tiuj samtempe alvokas Latinon.
Turno aperas: dum oni malbenas bruladon kaj buĉon,
li pligrandigas teruron: «Trojanoj ekkaptos potencon;
ili edziĝos Lavinjon; mi estas pelota el lando».
580Tiuj ĉi, kies patrinoj frenezaj trairas arbarojn,
ĥorojn de Bako dancante - ĉar estas potenca Amato –
venas de ĉie, sin are kolektas, kaj Marson lacigas.
Ĉiuj do, malgraŭ avertoj ĉielaj kaj diaj voladoj,
malrespektante ordonojn, malpian postulas militon,
585fine de reĝo Latino sieĝas amase palacon.
Kiel ŝtonego en mezo de ondoj, li staras senmova.
Tiel ŝtonego de maro per sia masego sin tenas,
kiam bruege alkuras ventego, per ondoj bojantaj
ĝin ĉirkaŭante, dum, ĉirkaŭ ĝi vane tremegas ŝaŭmantaj
590ŝtonoj, kaj rifoj, kaj maraj kreskaĵoj perforte ŝiritaj.
Tamen, vidinte ke ia potenco ne povas malsaĝan
venki projekton, ke mano Junona direktas aferojn,
atestiginte altarojn de dioj, Latino la patro
diris: «Ve! min nun rompegas Fataloj, forportas ventego!