Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/15

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

285venkos Mikenon kaj Ftion, kaj Argon regados venkitan.
Estas naskota Cezaro, Trojana de glora deveno ;
ĝis Oceano kaj astroj li regnon kaj famon etendos.
Nomo Julio elvenos el tiu de granda Iulo.
Iam ĉielen lin, de Orienta akiro ŝarĝitan,
290vi mem trankvile ricevos : kaj homaj lin preĝoj alvokos.
Tiam jarcentoj kruelaj finiĝos, finiĝos bataloj.
Fido antikva, kaj Vesto, kaj Remo kun frato Kvirino,
leĝojn alportos, dum feraj katenoj kaj fortaj ligiloj
pordon Bellonan fermados : interne malpia Furoro
295sidos sur feraj armiloj kruelaj : cent kupraj katenoj
ligos ŝin dorse, kaj buŝo sangruĝa freneze kriegos."
Tiel li diris : kaj filon Maian li sendas el supre,
por ke, en lando kaj inter Kartagaj novmuroj, gastamon
koran ricevu Trojanoj : ĉar Dido ne konas Fatalon ;
300urbon ŝi eble ekfermus. Li flugas tra vasta aero,
dank'al flugiloj, kaj bordon Libujan rapide aliras.
Jam li ordonon plenumis ; humoron sovaĝan forlasas
Penoj : ĉar tion deziras diaĵo : reĝino unua
sentas pri ili trankvilan animon kaj pensojn amikajn.

305 Tamen la pia Eneo, multege dum nokto pensinte,
kiam la lumo viviga montriĝis, eksteren aliras.
Lokojn li novajn esploras : ĉar kien li puŝis ventego ?
Kiaj loĝantoj ? ĉu viroj ? ĉu bestoj ? ĵus lando dezerta
ŝajnas. Li vidi deziras, por siajn sciigi amikojn.
310En interniĝon arbaran li kaŝas ŝiparon, sub rifo
kava ; kaj arboj ĝin kovras ĉirkaŭe per ombro terura.
Poste li antaŭeniras, de sola Akato sekvata,
mane portanta du sagojn, de fero larĝega armitajn.
Kontraŭ li, lia patrino sin montras, en mezo de arboj,
315veston, vizaĝon, armilon havante de Sparta knabino,
al Harpalico Tracuja simila, ŝi kiam lacigas
kure ĉevalojn, kaj Eŭron flugantan antaŭen rapidas.
Siaj al ŝultroj kutiman pafarkon belmove pendigis
la ĉasistino, lasante tra ventoj flugeti hararon :
320nudan genuon vidigis la vesto, per ligo levita.
"Haltu, junuloj,ŝi diris unue ; ĉu vi do ne vidis
iun fratinon okaze en tiu ĉi loko vagantan ?