Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/155

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

785Kasko tre alta tri faskojn haregajn kaj grandan Ĥimeron
portas; kaj Etnajn ĉi tiu elĵetas el buŝo fajrerojn.
Ju pli batalo grandiĝas kaj teron de sango surverŝas,
des pli ĝi forte tremegas kaj flamojn ekvomas terurajn.
Oron de ŝildo glatega ornamas, per kornoj levitaj,
790Io, jam tute kovrita de haroj, jam tute bovino,
- Montra pentraĵo! - kaj Argo, gardanto de tiu kabino,
fine Inako la patro el urno verŝante riveron.
Sekvas lin nubo el piedirantoj; en kampoj densiĝas
ŝildoarmitaj soldatoj: jen estas junuloj Argujaj,
795anoj Aŭruncaj, Rutuloj, kaj flanke maljunaj Sikanoj,
bandoj Sakranaj, kaj ŝildoj pentritaj de viroj Labikaj,
kaj kulturantoj de Tibraj kamparoj, de sankta Numika
bordo, kaj anoj plugantaj Rutulajn montetojn kaj Circan
monton: ĉe tiu ĉi lando potencas Anksura Jupitro;
800kaj Feronio ĝojadas en verda kaj sankta arbaro.
Kuŝas ĉi tie nigreta marĉejo Satura; kaj vojon
serĉas tra valoj malvarma Ufenso, por maron aliri.
Tiujn postiras Kamilo, virino de Volska nacio.
Ĉefas korpuson rajdantan kaj bandon pro kupro brilantan
805batalantino: ŝpinaĵon kaj korbon Minervan ne ŝiaj
manoj kutimis; militon suferi malmolan pli amas
la virgulino, kaj venton egali per kuro pieda.
Ĉar ŝi, kurante sur herboj, ne supran kurbigus rikolton,
kaj, en kurado senhalta, ŝi spikojn ne vundus malfortajn:
810eĉ ŝi, sur mezo de maro kaj inter ondegoj muĝantaj,
vojon daŭrigus; kaj plandojn rapidaj ŝi ne malsekigus.
Por ŝin ekvidi, el domoj kamparaj eliras junuloj:
alirantinon admiras silente patrinoj, kaj, buŝojn
malfermegante pro miro, purpuran rigardas mantelon
815reĝan, metitan sur ŝultroj glatetaj, oratan hoketon,
kiu alligas hararon, sagujon Lician portitan
flanke, kaj mirton kamparan fiksitan sur fera pikilo.