Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/16

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi, per sagujo kaj felo makula de linko zonita,
eble de apro ŝaŭmanta kun krioj alsekvas kuradon."

325Tiel parolis Venuso ; kaj filo Venusa respondis :
"iun el viaj fratinoj mi aŭdis kaj vidis nenie,
Ho virgulino ; vin kiel mi nomos ? Ĉar via vizaĝo
homa ne ŝajnas, nek voĉa sonado. Vi certe diino
estas, ĉu Feba fratino, ĉu Nimfa de sango naskita.
330Estu favora, vi, kiu ajn estas, kaj helpu laboron.
Diru sub kiun ĉielon, en kiun nin landon ventego
puŝis : nek virojn, nek lokojn konantaj, ni ĉie eraras,
tien per ventoj kaj vastaj ondegoj mizere ĵetitaj.
Antaŭ altaroj, ni multajn, je danko, buĉados oferojn."

335Tiam Venuso : "Je tiu honoro mi ne estas inda.
Ĉiam kutimas Tiranaj knabinoj kunporti sagujon,
ĉirkaŭ piedoj kaj kruroj purpuran zoninte boteton.
Regnon vi vidas Penujan, Tiranojn kaj Agenorurbon :
estas sed lando Libuja, ĉe gento batale kruela.
340Regnon potencas nun Dido. Ŝi patran Tirurbon forkuris,
fraton lasinte. Pri ŝiaj suferoj malluma kaj longa
estus rakonto : nur ĉefajn mi volas tuŝeti fariĝojn.
Edziniĝinta ŝi estis Sikeon, plej riĉan el ĉiuj
Fenicianoj ; kaj ŝi, malfeliĉa, lin amis fervore.
345Virgan, de patro donitan, unuaj promesoj ŝin al li
ligis. Sed estis Tirurbo al frato jam apartenanta
Pigmaliono, pli krime kruela ol ĉiuj aliaj.
Kontraŭ ŝi baldaŭ naskiĝis malamo : kaj tiu malpia,
antaŭ altaro, Sikeon, pro blinda amego de oro,
350buĉas sekrete per glavo, zorgante neniel pli granda
amo de sia fratino. Longtempe li, krimon kaŝanta,
ruzojn elpensis kaj trompis vidvinon per vana espero.
Tamen, en ŝia dormado, de edzo ne entombigita
ombro aperis, kun pala vizaĝo, – vidaĵo terura ! –
355sangan altaron, kaj bruston per fero boritan li montris
nude ; kaj krimon li tute rakontis, en domo faritan.
Tiam li provi forkuron admonas, kaj lasi patrujon.
Ŝian por helpi vojaĝon, antikvan en tero kaŝatan
al ŝi li montras trezoron, arĝentan kaj oran amason,
360nun nekonatan. Forkuron preparas kun siaj kunuloj