145kapon alportis, kaj venis preĝante al viaj landlimoj.
Sama nacio Rutula de sama milito kruela
nin persekutas: ĝi kredas ke se ĝi min povos forpeli,
tiam ĝi landon Hesperan premegos per jugo potenca
tutan, de maro supera ĝis maro infere kuŝanta.
150Ĵuron akceptu kaj donu. Mi havas, por fari militon,
fortajn animojn kaj brustojn kuraĝajn de bravaj junuloj».
Tiel parolis Eneo. Sed de parolanto okulojn,
frunton kaj tutan personon de longe Evandro rigardis:
fine li diras mallonge: «Plej forta el ĉiuj Trojanoj,
155kiel korege mi nun vin akceptas; ĉar kiel de patro,
granda Anĥizo, vizaĝon kaj voĉon mi ĉe vi retrovas!
Laomedidon Priamon mi bone memoras: li iam,
en Salaminon veninte, por regnon viziti fratinan
de Heziono, ĝis limoj malvarmaj aliris Arkidaj.
160Tiam sur vangoj ekkreskis unua florado juneca.
Mire mi ĉefojn admiris Trojanojn, admiris precipe
Laomedidon: sed tamen pli alte ol ĉiuj Anhizo
staris: kaj brulis animo de granda deziro junula
interparoli kun viro, kaj manon kunplekti kun mano.
165Mi lin aliris, kaj ĝoje ĝis muroj kondukis Feacaj.
Forveturonta, li sagojn Liciajn kaj riĉan sagujon
al mi donacis, kaj veston broditan per oraj fadenoj,
kaj enbuŝaĵojn el oro: nun ilin Palaso posedas.
Mi ja kunligon de vi deziritan per mano jam ligis.
170Morgaŭ do, kiam unuaj radioj ekbrilos al tero,
mi vin forsendos, pro helpo ĝojantan, kaj arme subtenos.
Tamen, ĉar tien vi venis amike, kun ni ĉiujaran
tiun piaĵon festadu fervore, ĉar ĝin tro prokrasti
estus malpie: do tablon amikan sidiĝi kutimu».
175Tiel li diris: manĝaĵojn kaj plenajn kalikojn remeti
li tuj ordonas sur tablojn; dum virojn li lokis sur herbajn
seĝojn, li poste sidigas Eneon sur liton, per felo
de harenigra leono kovritan, el ligno faritan.
Tiam precipaj junuloj kaj pastro de sankta altaro
180vete alportas viandon rostitan de bovoj, plenigas
korbojn je donoj Ceresaj, kaj Bakan ekverŝas likvoron.
Manĝas Eneo kaj ĉiuj junuloj Trojanaj la tutan
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/160
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita