dorson de bovo, kaj aĵojn intestajn ofere donitajn.
Ili malsaton forpelis kaj trinkan satigis bezonon.
185Tiam parolis Evandro: «Nu; al ni ĉi tiun piaĵon,
tiun festenon kutiman, altaron de tia diaĵo,
nek superstiĉo, nek vana forgeso de dioj antikvaj,
trudis; kruelajn ni iam evitis danĝerojn, Trojana
gasto, kaj ni, pro dankeco, pagotajn plenumas honorojn.
190Vidu unue ĉi tiun ŝtonegon el rifoj pendantan,
masojn ĵetitajn ĉi tien kaj tien, sur monto dezerta
domon starantan, kaj vastan ruinon el ŝtonoj falintaj.
Tie, en kavo vastega, troviĝis profunda kaverno,
de duonviro loĝita, de Kako la monstro terura,
195ne alirebla al sunaj radioj: de nova buĉado
ĉiam la tero fumiĝis; sur pordo mortiga fiksitaj,
kapoj de homoj pendadis, palegaj kaj ruĝaj pro sango.
Estis Vulkano naskinta la monstron: kaj vomis el buŝo
fajrojn timindajn de patro ĉi tiu kruela giganto.
200Fine alvenis la tago en kiu Fataloj permesis
ke nin protektu kaj helpu diaĵo. Ĉar venis Alcido,
granda venĝisto, fiera pri morto kaj riĉaj akiroj
de la trikorpa Gerio. Ĉi tiu venkinto kondukis
grandajn bovvirojn: kaj bovoj loĝadis riveron kaj valon.
205Penso freneza tuj Kakon okupas: li, kiu kutimis
ĉiujn imagi krimegojn kaj eblajn ekprovi ŝteladojn,
rabas sukcese el staloj kvar bovojn je kapo belegajn,
poste kvar junajn bovinojn superajn per formo gracia:
kaj, por ke rektaj postsignoj de paŝoj ne montru direkton,
210ilin per vosto li tiras al groto; - do montras paŝsignoj
malan direkton, - kaj ilin enfermas en kavon malluman.
Iu serĉante per montro nenia suspektus kavernon.
Dume, el staloj brutaron satitan eligis la filo
Amfitriona: sed, dum li de bovoj preparas foriron,
215brutoj subite blekegas; kaj tutan plenigas arbaron
muĝoj iliaj, dum eĥo montetojn sonigas proksimajn.
Unu el bovoj kaŝitaj en vasta kaverno respondis,
brue blekante, kaj trompis esperon de Kako gardanta.
Tiam freneza kolero naskiĝas en koro Alcida:
220tuj li en mano ekprenas armilojn kaj kverkan bastonon
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/161
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita