Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/163

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kakon vomantan en nigra mallumo senfruktan bruladon
260forte li ligas per brakoj potencaj, okulojn eligas
el okulejoj, kaj sangon haltigas en gorĝo sekega.
Poste li pordojn disrompas por domon lumigi malluman.
Bovoj rabitaj, akiroj mensoge neitaj, plenlume
tiam aperas; dum li malvivulon senforman eksteren
265per la piedoj ektrenas. Ne povas satigi vidantojn
terurigantaj okuloj, vizaĝo, kaj brusto harplena,
kaj estingitaj fajraĵoj el gorĝo de duonbestulo.
Naskis festaĵojn ĉi tiu venkego, kaj ĝoje genepoj
tagon observis: kaj Policianoj ekkreis piaĵojn.
270Pinarianoj, zorgante pri religiaĵoj Herkulaj,
tiun altaron en sankta arbaro starigis: kaj ĉiam
oni ĝin nomos Maksima, ĉar ĉiam ĝi estos plej granda.
Tial vin levu, junuloj: pro danko ne tiu servego,
fruntojn ekkronu verdaĵe, kaj mane ekprenu kalikojn,
275dion alvoku komunan, kaj vinajn verŝadu piaĵojn».
Diris li: kaj dukolorajn foliojn Herkulajn zoninte
ĉirkaŭ tempioj, li harojn ombrigas de verdaj branĉetoj:
poste per mano li sanktan plenigas kalikon. Rapide
ĉiu sur tablon ekverŝas trinkaĵon, kaj preĝas diaĵojn.
280Dume deklivon Olimpan Vespero jam alproksimiĝis:
jam Poticio ĉefanta kaj pastroj majeste aliris,
ĉiu vestite de feloj kutimaj, kaj torĉojn portante.
Ili preparas festenon, sur tablon gajigan bongustajn
metas manĝaĵojn, kaj kovras altaron per plenaj teleroj.
285Tiam Salioj, kun fruntoj kronitaj de poplaj branĉetoj,
alproksimiĝas altaron flamantan kaj kantas sankthimnojn.
Tie ĉi ĥoro junula kaj tie grizbarba, kantante,
laŭdojn kaj agojn rakontas Herkulajn: jen kiel per mano
li du serpentojn mortigis, senditajn de duonpatrino;
290kiel, en gloraj militoj, li urbojn detruis famegajn,
ĉu Ekalion, ĉu Trojon; kaj kiel, sub reĝo Eŭristo,
li mil laborojn suferis danĝerajn, ĉar lin persekutis
granda Junono maljusta: «Vi, nevenkeblulo, mortigis
mane Hileon kaj Falon, dumembrajn nubidojn, kaj Kretan
295monstron, kaj grandan leonon loĝantan sub rifo Nomea:
Stiksan vi lagon tremigis kaj Orkan pordiston, kuŝantan