funde de sanga kaverno, sur ostoj duone manĝitaj.
Vin terurigis neniu vizaĝo, eĉ granda Tifeo
fortajn portanta armilojn: kaj via ekgesto rapidis,
300kiam vin hidro Lernea ĉirkaŭis per kapoj multegaj.
Vera naskito Jupitra, saluton, ornamo Olimpa:
nun nin kaj viajn aliru sanktaĵojn kun koro favora».
Ili per kantoj festante Herkulon ne tamen forgesis
Kakan kavernon kaj monstron spirantan el buŝo fajraĵojn.
305Tuta arbaro kunsonas de bruo, kaj tremas montetoj.
Sed ĉeestantoj, tuj kiam piaĵaj finiĝis oferoj,
urbon reiras. Ĉar lin maljuneco pezigis, la reĝo
sin sur Eneon kaj filon kunule marŝante apogis,
kaj per diversaj rakontoj de vojo ĉarmadis longecon.
310Miras Eneo kaj ĉien scivolajn direktas okulojn,
ĉirkaŭ li: poste li lokojn admiras, pri viroj antikvaj
historiaĵojn ekpetas, kaj ilin aŭskultas atente.
Tiam Evandro la reĝo, fondanto de Roma altaĵo:
«Faŭnoj kaj Nimfoj enlandaj loĝadis en tiuj arbaroj,
315raso homforma, naskita de trunkoj kaj kverkoj malmolaj.
Ili ne havis regulojn kaj leĝojn; kaj ili ne sciis
jungi bovvirojn, kolekti riĉaĵojn kaj ŝpari provizojn:
sed de hazarda ĉasado kaj fruktoj devenis nutraĵo.
Tamen el alta Olimpo unua alvenis Saturno,
320kiu Jupitrajn forkuris armilojn kaj regnon rabitan.
Tiam li genton, tra montoj arbhavaj sovaĝe vagantan,
tien kolektis; kaj, leĝojn doninte, li nomis «Latujo»
tiun kamparon; ĉar certan ĉi tie li trovis rifuĝon.
Oraj jarcentoj famegaj sub tiu ĉi reĝo fluadis,
325tiel en paco kvieta popolojn li regis feliĉajn.
Baldaŭ jarcento fariĝis pli suba kaj pli senkolora;
kaj ve! naskiĝis frenezoj militaj kaj profitdeziroj.
Tiam Aŭzonaj alvenis popoloj kaj gentoj Sikanaj.
Dume de tero Suturna la nomo oftege ŝanĝiĝis.
330Fine alvenis la reĝoj kaj Tibro, kruela giganto:
estas nomita de tiu ĉi nomo rivero Itala,
Tibro; kaj sekve antikvan alnomon ĝi perdis «Albulo».
Min do, el mia patrujo pelitan ĝis limoj de maro,
ĉiopotencaj diaĵoj kaj neevitebla Fatalo
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/164
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita