Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/165

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

335puŝis al tiuj ĉi bordoj: de Nimfo patrina Karmento
tien min vokis timindaj avertoj kaj volo Apola».
Tiel li diras kaj iras, montrante altaron kaj pordon,
kiun Romanoj alnomas ankoraŭ: la Karmentalpordo,
por memorigi antikvan sciencon de Nimfo Karmento,
340kiu, pastrino divena, unua anoncis estontan
famon de idoj Eneaj kaj gloron de urbo Palanta.
Tie li montras arbaron grandegan nomotan «Azilo»
de la kuraĝa Romulo, kaj sube , sub rifo malvarma,
Luperkalgroton, nomitan de Pano la lupmortiganto.
345De Argileto li montras samtempe arbaron, kaj, lokon
atestigante, de Argo la gasto li morton rakontas,
poste kondukas al rifo Tarpeja kaj Kapitolmonto,
iam kovrita de densaj arbaroj, nun orbrileganta.
Jam religio terura timigis loĝantojn de tiu
350loko timinda; jam ilin tremigis arbaro kaj rifoj.
«Tiun arbaron, li diris, kaj tiun monteton verdantan
loĝas diaĵo; sed kiu? ne scias mi. Kredis Arkidoj
lin mem Jupitron ekvidi: diego per mano agitis
ŝildon timindan, kaj nubojn ĉirkaŭen kolektis nigregajn.
355Plie vi vidas du urbojn kaj murojn sur tero kuŝantajn:
ruinigita ĝi estas restaĵo de viroj antikvaj,
Ĵano la patro ĉi tiun konstruis, kaj tiun Saturno:
do Ĵanikulo kaj Saturniurbo ĵus ili nomiĝis».
Tiel interparolante, al hejmo Evandra malriĉa
360ili alvenis, kaj vidis brutarojn ĉi tie blekantajn,
meze de Foro Romano, de riĉa kvartalo Karena.
Ili eniris en domon: «Vi vidas, li diris, la sojlon,
kiun Alcido transpasis: lin tiu akceptis palaco.
Gasto, kuraĝu malŝati riĉaĵojn; vin inda de dio
365montru: kaj vi malriĉecon rigardu sen malestimego».
Tiel li diris: li poste en ĉambron de domo malgranda
grandan kondukas Eneon, kaj por li preparas kuŝejon
el foliaro ŝutita kaj felo de urso Libuja.
Nokto rapidas kaj teron envolvas per nigraj flugiloj.
370Tamen Venuso, - ĉar koron patrinan ne vane timigas,
ĉu Laŭrentanaj minacoj, ĉu sanga milito estonta, -
edzon Vulkanon aliras, kuŝiĝas en oran kuŝejon