Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/166

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

edzan, kaj, tiel dirante, ŝi amon inspiras diinan:
«Dum kondamnitan Pergamon milito kaj reĝoj Argujaj
375ruinigadis, kai turojn per fajro detruis falontajn,
por mizeruloj mi helpon nenian, nenian armilon,
de vi, de via scienco kaj arto mi petis; ĉar mi vin,
edzo karega, per vana penado ne volis lacigi.
Tamen al filoj Priamaj grandegan mi devis dankemon;
380kaj de Eneo mi ofte laboron kompatis malmolan.
Sed nun lin volo Jupitra haltigas en regnoj Rutulaj.
Mi do alvenas preĝante, kaj petas armilojn de via
sankta dieco: patrino vin preĝas por filo. Pro larmoj,
Nereidinon kaj Titonedzinon vi iam kompatis.
385Vidu: ĉi tiuj popoloj sin ligas, dum tiuj ekfermas
pordojn, kaj feron akrigas por mian mortigi idaron».
Tiel ŝi diras: per dolĉa premado de brakoj blankegaj,
ŝanceliĝantan ŝi edzon bruligas volupte. Tuj dio
flamon kutiman eksentas, dum varmo konita penetras
390funden de koro, kaj senfortigitajn sin ŝovas en ostojn.
Tiel do, kiam tra nuboj densegaj trakuras fajrero
tondra, ĝi ilin disŝiras subite de luma helego.
Sentis edzino ke, dank’ al beleco, insido sukcesis,
kaj ŝi ridetis; dum patro, venkita de amo eterna,
395diris: «Vi tro malproksime, diino, klarigojn ekserĉas
decidigontajn. Ĉu vi ne plu fidas? Se iam vi saman
sentis deziron, plezure mi estus arminta Trojanojn.
Ne malpermesis Fataloj kaj ĉiopotenca la Patro
ke dum dek jaroj ankoraŭ Priamo kaj Trojo vivadu.
400Nun se vi volas batali, se estas deziro en koro,
ĉiujn armilojn de arto fareblajn mi al vi promesas.
Fluidigitajn mi miksos kun fero arĝenton kaj oron;
helpos bloviloj kaj forĝoj. Ne preĝu pli longe, kaj ĉesu
dubi pri via potenco». Kaj, kiam li tiel parolis,
405li, deziritajn doninte karesojn, sur bruston edzinan
laca kuŝiĝis: kaj dormo kvieta fluadis tra membroj.
Jam, post unua ripozo, en mezo de vojo troviĝis
nokto, pelante dormadon. Jam estas levita virino,
kiu por vivi nur havas spinaĵon kaj lanokudrantan
410ilon Minervan: ŝi fajron reigas sub cindro kuŝantan,