Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/168

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unuj aeron ekkaptas per ventaj bloviloj muĝantaj,
450poste reĵetas: aliaj en akvon enmetas siblantan
kupron. Ĝemadas ambosoj lokitaj en larĝa kavaĵo.
Ili fortege, per movo senĉesa de brakoj potencaj,
takte laboras, kaj mason returnas per fortaj teniloj.
En Eolujaj kavernoj dum patro de Lemno rapidas,
455lumo viviga, kaj kantoj matenaj de birdoj loĝantaj
sub la tegmento, Evandron alvokas el domo humila.
La maljunulo sin levas, kitelon surmetas sur dorson,
kaj al piedoj alligas rimenojn de ŝuo Tirena.
Poste, al flanko, sur ŝultron, li, glavon zoninte Tigean,
460randon pendantan de felo pantera relevas maldekstren.
Plie du hundoj, fidelaj kunuloj, el sojlo palaca
antaŭeniras, kaj mastron amatan bojante kuniras.
Celis heroo privatan loĝejon de gasto Eneo;
ĉar li memoris pri sia promeso, pri helpo donota.
465Tamen ne malpli fruema Eneo ekcelis Evandron.
Filo Palaso kuniris ĉi tiun, kaj tiun Akato.
Sin renkontinte, tuj ili sin prenas per manoj, sidiĝas
meze de domo, kaj ĝuas parolojn plezure sincerajn.
Tiel do reĝo unue:
470«Ĉefo Trojana famega, neniam mi, dum vi vivados,
povos konfesi ke estas venkitaj Trojurbo kaj regno.
Niaj fortaĵoj militaj, por grandan helpadi projekton,
estas malfortaj: ĉi tie nin Tuska enfermas rivero;
tie Rutula najbaro nin premas de densaj armiloj.
475Tamen mi volas de granda popolo, de riĉa tendaro,
kun vi kunigi potencon: okazo ne antaŭvidata
savon ekmontras: vin certe protektas potenca Fatalo.
Staras ĉar ne malproksime, sur alta ŝtonego antikva,
urbo Agila: ĝi iam de Lidoj, milita nacio,
480estis fondita, tuj kiam ĝi venis sur montojn Etruskajn.
Tiun popolon, feliĉan dum jaroj multegaj, kruela
reĝo Mezenco premegis per povo de sangaj armiloj.
Ĉu mi terurajn rakontos buĉadojn, kaj agojn de reĝo
abomeninda? Sur lin, sur idaron ĵus ili refalu!
485Tiu tirano vivulojn alligis al korpoj malvivaj,
manojn kunigis kun manoj, kaj buŝojn kun buŝoj, (grandega