Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/170

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

525neatendita: kaj ŝajnis ke ĉio samtempe tremegas;
dum tra ĉielo fortege muĝadis trompeto Tirena,
ĉiuj sin levas: denove kaj ree fortiĝas bruego.
Inter aeraj nubetoj, en loko sennuba, armilojn
ili ekvidas brilantajn kaj sin reciproke frapantajn.
530Ĉiuj ektremas en koroj; sed tiam Trojana heroo
ĝoje rekonas promeson de sia patrino diina;
kaj li memoras: «Ho mastro, li diris, ne serĉu al kiu
estas sendita ĉi tiu miraklo; min petas Olimpo.
Tiu disigno anoncas ke tenas promeson patrino:
535ĉar se milito fariĝos, Vulkanajn armilojn, tra ventoj
al mi ŝi devos alporti.
Kiaj buĉadoj minacas mizerajn urbanojn Laŭrentajn!
Kiel vin, Turno, mi punos! kaj kian, sub ondoj kuŝantaj,
aron da viraj kirasoj, da ŝildoj, da korpoj vi rulos
540Tibro, ho patro. Li petu militon kaj rompu ĵuradon!».
Kiam li tiel parolis, li seĝon forlasas altegan;
kaj li unue, de sankta altaro Herkula vekinte
fajrojn dormantajn, Penatojn kaj Larojn de mastro malriĉa
gaje aliras: kaj, dum elektitajn Evandro bovvirojn
545buĉas, laŭ sankta kutimo, lin junaj imitas Trojanoj.
Poste Eneo reiras ŝiparon kaj trafas kunulojn.
Tiam li zorge elektas la plej kuraĝulojn el ili,
kiuj lin sekvos al sanga milito: aliaj de akvo
estas portotaj, kaj malsupreniros senrame riveron,
550por al Askano rakonti pri patro kaj nunaj fariĝoj.
Havas Trojanoj ĉevalojn por landon ektrafi Tirenan:
rajdas Eneo belegan rajditon; ĝin tute surkovras
felo de flava leono brilanta per oraj ungegoj.
Famo subite, flugante tra urbo malgranda, konigas
555ke tuj al limoj de ĉefo Tirena rajdantoj aliros.
Timo patrinajn pliigas preĝadojn; ĉar ĝi pligrandiĝas,
kiam alvenas danĝeroj, kaj Marsa aperas figuro.
Tiam Evandro la patro manprenas de filo ironta
manon, kaj, larmojn verŝante multegajn, li tiel parolas:
560«Filo, ve! se al mi jarojn pasintajn Jupitro redonus;
kaj se mi povus ankoraŭ unuan mortigi korpuson
antaŭ murego Prenesta, kaj ŝildajn bruligi amasojn,