Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/172

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kulturigistoj, laŭ famo, arbaron kaj tagon dediĉis
al protektanto de kampoj kaj brutoj, al dio Silvano.
Ne malproksime tendaro de Tarko kaj aro Tirena
lokon okupis fortikan: de alta monteto vidiĝis
605tuta armeo, kaj ĝi malproksimen tra kampoj vastiĝis.
Tie Eneo la patro kaj liaj kuraĝaj kunuloj
halta s; kaj lacaj ĉevaloj kaj viroj plezure ripozas.
Tamen Venuso, la blanka diino, el nuboj eteraj,
donojn portante, alvenis. Tuj kiam ŝi filon ekvidas,
610apud rivero malvarma, en valo aparte sidantan,
antaŭ li tuj ŝi aperas, kaj tiel parolas afable:
«Jen promesitaj donacoj, faritaj de arto de edzo.
Baldaŭ, ho filo, vi povos minaci de sanga batalo
arojn Laŭrentajn tro malhumilegajn kaj Turnon kuraĝan».
615Diris ŝi; poste, kisadon de filo petinte, Citera
kontraŭ radikojn de kverko brilantajn apogas armilojn.
Ĝoja pro donoj diinaj, fiera pri tia honoro,
li sin satigi ne povas, armilojn rigardas atente,
kaj, admirante sincere, li turnas, per manoj kaj brakoj,
620kaskon teruran vomantan flametojn el fasko harega,
glavon mortigan, kirason el kupro rigida faritan,
sangokoloran, grandegan, similan al nubo lazura,
kiam ĝi foren rebrilas, frapita de sunaj radioj,
fine gamaŝojn malpezajn el oro dufoje forĝita,
625lancon, kaj neesprimeblajn ĉizajoĵn de ŝildo helega.
Tie fariĝojn Italajn kaj grandajn de Romo triumfojn,
antaŭkonante Fatalojn kaj agojn de tempo estonta,
fajrpotenculo desegnis: ĉar tuta idaro Askana
tie troviĝis, kaj ĉiuj militoj laŭ vico pentritaj.
630Kuŝas lupino graveda en groto verdanta de Marso;
apud ĝi ludas duopaj infanoj, kaj mamojn pendantajn
ili por suĉi penadas, ne terurigitaj: kaj dume,
ĝi, malantaŭen turninte buŝegon kaj kapon sovaĝan,
ilin lekadas amege, kaj korpojn per lango glatigas.
635Oni nun vidas en Romo Sabinojn maljuste kaptitajn,
antaŭ popolo, en cirko, post fino de jaraj ludegoj.
Inter Romulo kaj reĝo maljuna Tatio, ĉefanta
kurajn Sabanojn, subite flamiĝas terura milito.