Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/173

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Poste ĉi tiuj du reĝoj, - ĉar ili ĉesigis batalojn,-
640antaŭ altaro Jupitra, en manoj tenante kalikojn,
staras armataj, kaj buĉas porkinon por ligon certigi.
Pli malproksime, ĉevaloj dufoje kvaropaj Metion
dispecigegas: - sed kial, Albano, vi falsis ĵuradon? -
Tulo tra densa arbaro ŝiritajn trenadas restaĵojn
645de mensoganta krimulo; kaj sango ruĝigas arbetojn.
Flanke, Porseno ordonas ke Romo Tarkvinon akceptu,
de si pelitan: kaj urbon premegas kruela sieĝo:
sed Eneidoj al glavo rapidas por sin liberigi.
Reĝo indignas kaj poste minacas; - kaj tio sur ŝildo
650estas videbla, - ĉar ponton disrompi kuraĝas Kokleso;
ĉar, disŝirinte ligilojn, Klelio transnaĝas riveron.
Supre de ŝildo, Manlio, gardante Tarpejan altaĵon,
antaŭ preĝejo staradas kaj Kapitolmonton okupas.
Tegas palacon Romulan tegmento el nova pajlaĵo.
655Tie flugetas, tra oraj pordejoj, arĝenta ansero,
kiu alvenon de Galaj soldatoj per kantoj anoncas.
Tra arbetaĵoj rampinte, Galanoj okupas altaĵon;
ilin protektas mallumo kaj helpo de nokto nigrega.
Estas ilia hararo el oro, el oro vestaĵoj;
660brilas jaketoj strihavaj; kaj laktokoloron de koloj
oro ĉirkaŭas; en manoj iliaj brilegas du Alpaj
lancoj pezegaj; kaj ŝildo longforrma protektas la korpon.
Tie saltantaj Salioj, kaj nudaj Luperkoj, kaj lanaj
ĉapoj Flaminaj, kaj ŝildoj sanktegaj el alta ĉielo
665iam falintaj: tra urbo, ĉastegaj patrinoj, sur ĉaroj
alpendigitaj, kondukas sanktaĵojn. Li, pli malproksime,
montras Tartaran sidejon, kaj pordon profundan al Dito,
poste punegojn pro krimoj: kaj vi, Katilino, pendante
sub minacanta ŝtonego, vi tremas, vidante Furiojn.
670Loĝas piuloj aparte: kaj donas leĝaron Katono.
Meze de ŝildo vidiĝas figuro de maro ventega,
ora, dum ondoj lazuraj kroniĝas de ŝaŭmo arĝenta;
ronde delfenoj arĝentebrilantaj, ĉirkaŭe naĝantaj,
sulkas ŝaŭmantan ondaron, kaj maron batadas per vostoj.
675Meze de maro, du kupraj ŝiparoj, - Aktia batalo,-
estas vidataj; kaj ŝajnas ke maro Leŭkata bolegas.