Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/174

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Marso direktas movadon; kaj maron briligas orŝildoj.
Tie instigas kaj ĉefas Italojn Cezaro Aŭgusto,
kaj lin kuniras popolo, Penatoj, Diegoj kaj Patroj.
680Staras sur alta ferdeko li; frunto brilanta du flamojn
ĵetas, kaj astro de patroj montriĝas sur kapo fiera:
dum aliparte, puŝita de ventoj kaj dioj favoraj,
ĉefas armeon Agripo kuraĝa: de krono marista
spronoj brilegas sur kapo zonata de fama ordeno.
685Tie, de bandoj barbaraj diversajn ĉefante armilojn,
jen Antonio: sur bordo ruĝmara venkinte Aŭrorajn
gentojn, li trenas soldatojn Egiptajn kaj Baktrajn, venintajn
de Oriento; lin sekvas, hontinde! Egipta edzino.
Ĉiuj samtempe rapidas; kaj tuta ondaro batita
690ŝaŭmas, tranĉita de akraj remiloj kaj spronoj tridentaj.
Ŝipoj aliras maralton: kaj ŝajnas ke naĝas Cikladoj
elŝiregitaj, ke montoj altegaj tuŝegas montegojn,
tiel montriĝas pezegaj ŝipvostoj turhavaj de ŝipoj.
Estas ĵetitaj, jen stupo flamanta, jen flugo de sagoj
695feraj; kaj regnon Neptunan ruĝigas terura buĉado.
Meze, reĝino ekscitas soldatojn per sistro patruja,
kaj minacantajn ne vidas post dorso duopajn serpentojn;
dum ĉiuformaj dimonstroj kaj Anubisdio bojanta
kontraŭmilitas Neptunon, Venuson kaj saĝan Minervon.
700Meze de sanga batalo, - ĉizita sur fero, - freneze
Marso klopodas: el alta etero lin helpas Furioj;
tie ĝojega Malpaco ŝiritan agitas vestaron;
kaj ŝin sekvadas Belono kun vipo sorbita de sango.
Tion vidinte, ekstreĉas pafarkon Apolo Aktia.
705Terurigitaj pro sama timego, Egiptoj kaj Indoj,
poste Araboj kaj fine Sabeoj forkuras subite.
Oni rimarkas ke velojn al ventoj prezentis reĝino
tute timanta, kaj ŝnurojn ligantajn pli kaj pli ellasis.
Palan pro morto proksima, en sanga buĉado, ŝin montras
710fajrpotenculo, portitan de ondoj kaj vento Japiksa.
Staras kontraŭe vastega korpego de Nilo malĝoja:
Li, malferminte vestaĵon, al brusto lazura venkitojn
vokas, por ilin ekkaŝi profunden de grotoj riveraj.
Tamen Cezaro kondukas kaleŝon trioble triumfan