Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/18

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiel do via ŝiparo kaj viaj kunuloj, ĉu staras
400jam en haveno, ĉu, plena je velo, en rodon eniras.
Vi do, rapidu ; kaj kien vin vojo kondukos ekiru."

Diris ŝi, poste foriris, dum kolo rozeta brilegis ;
dum ambrozian kaj dian odoron elspiris hararo.
Vesto ĝis ŝiaj glitetis piedoj : ŝi, dank'al irado
405vere aperis diino. Li tiam patrinon rekonas,
dum ŝi forkuras : je tiuj paroloj li ŝin persekutas :
"kial, patrino kruela, min, filon, per vanaj ŝajnigoj,
tiel vi ofte trompadas ? Ĉu manon kunigi kun mano
estis neeble ? Ĉu verajn aŭskulti kaj diri parolojn ?"
410Tiun riproĉon farinte, muregon rapide li celas.
Tamen Venuso iranton envolvas en nubo malluma :
poste nebulan vualon ĉirkaŭe dikigas diino,
por ke neniu lin povu rigardi, lin tuŝi, nenian
kaŭzi prokraston, kaj de aliranto ekpeti klarigon.
415Tiam ŝi Pafon, tra spaco reiras ; kaj sian loĝejon
tute ĝojanta revidas, kaj templon : ĉar Saba aromo
sur cent altaroj bruladas, dum freŝaj parfumas girlandoj.

Tien do, kien lin vojo kondukas, aliras Eneo.
Kontraŭ Kartago starantan jam krutan li monton surrampis :
420ĝi fortikaĵon kaj muron superas de alta supraĵo.
Kie dometoj kuŝadis, nun staras belegaj palacoj.
Tion admiras Eneo, kaj pordon, kaj stratan pavimon.
Kore kaj brue laboras Tiranoj : dum unuj longigas
murojn, altaĵon konstruas, kaj ŝtonojn sublevas per mano ;
425lokon por domo okupas aliaj, sulketon ĉirkaŭe
faras, kaj gravan senaton, juĝistojn, urbestrojn elektas.
Fosas ĉi tiuj havenon, dum tiuj teatran fondaĵon
zorge preparadas profunde, kaj grandajn kolonojn en masoj
tranĉas ŝtonegaj, belegan ornamon por scenoj estontaj.
430Same abeloj, dum nova somero, tra kampoj florantaj,
faras sub suno laboron : idaron unuaj edukas
junan, nacian esperon ; puregan mielon densigas
zorge aliaj, kaj ĉelojn plenigas je dolĉa likvoro.
Tiuj kunulojn de ŝarĝo senigas, kaj aron farinte,
435tiuj, el domo abela, frelonan forpelas amason.
Ĉiuj klopodas, kaj jam timiana parfumas mielo.