Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/183

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

famon neniam en gloraj agadoj mi sen vi ekserĉos;
ĉiam milite kaj pace, por agoj, por saĝaj konsiloj,
280al vi mi donos konfidon». Al tiuj paroloj respondis
Eurialo: «Neniam en ia momento de vivo
mi mensogigos promeson, se tamen min sorto favora
helpi bonvolas. Sed, super premioj de vi promesitaj,
unu mi petas: mi havas patrinon de gento Priama:
285ŝin malfeliĉan, kun mi vojaĝantan, nek lando Ilia
povis deteni, nek muroj Sicilaj de reĝo Acesto.
Ŝin, nesciantan al kiuj danĝeroj mi kuras, mi lasas
ne salutitan; ĉar, mi atestigas kaj Nokton kaj vian
manon, mi larmojn de mia patrino ne povus toleri.
290Sed, mi vin petas, konsolu mizeran kaj helpu lasitan.
Mi do certigon kunportu donitan, kaj mi pli kuraĝe
ĉiujn ekprovos okazojn». Sed, tion aŭdinte, Dardanaj
idoj ekverŝas larmegojn, precipe la bela Iulo;
ĉar li pripensas kortuŝe al amo fervora de patro.
295Tiam li tiel parolas:
«Al vi, al iu kapabla de tiaj projektoj, mi kore
ĉion promesas: patrino fariĝos do mia; nur mankos
nomo de Kreŭso: ĉar nasko de tia naskinto ne estas
danka titolo malgranda, eĉ kia ajn estos la fino
300de l’ entrepreno. Do, kiel kutimis la patro, sur tiun
kapon mi ĵuros: premiojn donotajn al vi, se vi venkos,
mi tuj redonos al via patrino kaj viaj parencoj».
Tiel li diras, plorante, samtempe el ŝultro elprenas
glavon mirindan el oro: Likao Gnosia ĝin arte
305faris, kaj ilon enfermis en ingon el elefantosto.
Felon harriĉan de flava leono Mnesteo al Niso
donas; kaj kaskon kun li interŝanĝas fidela Aleto.
Ili armitaj eliras, dum ĉiuj, ĉe pordo starante,
manojn agitas, ĉefantoj, junuloj kaj eĉ maljunuloj,
310bonajn sendante dezirojn. Samtempe la bela Iulo,
kvankam junaĝa jam koron kaj zorgojn de viro havante,
donis multnombrajn avertojn al patro portotajn; sed ventoj
ĉion forpelis, kaj vanajn al nuboj redonis parolojn.
Ili eliras, transiras fosaĵon, tra nokto malluma,
315kaj pereigan ekcelas tendaron, estontan por multoj