Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/187

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

430li malfeliĉan tro amis amikon; jen estas kulpego».
Tiel li diris, plorante. Sed glavo fortege puŝita
ripojn traboras maldikajn, kaj bruston blanketan disrompas.
Eurialo ekfalas en morton: el membroj graciaj
sango elfluas; kaj kolo senforta klinetas sur ŝultrojn.
435Tiel do floro purpura, tranĉita de fera plugilo,
senkoloriĝas kaj mortas; kaj tiel papavo faligas
kapon sur kolon lacetan, tuj kiam ĝin ŝargis pluvego.
Niso samtempe saltegas en mezon de aro; li celas
solan Volscenson, de sola Volscenso li morton deziras.
440Ĉefon ĉirkaŭas Rutuloj, kaj Nison ĉi tie kaj tie
penas repuŝi: sed Niso multigas atakojn, turnigas
glavon fulmigan, en buŝon kriantan de ĉefo Rutula
ĝin trapuŝegas, kaj li malamikon mortante mortigas.
Tiam, borita de frapoj, sur korpon de sia amiko
445li sin faligas, kaj fine ekdormas en morto kvieta.
Ambaŭ feliĉaj! Se miaj versaĵoj sufiĉe daŭrados,
vian jarcentoj konservos memoron en homaj animoj
ĉiam, dum staros sur rifo senmova de Kapitolmonto
domo Enea, dum Patro Romana posedos potencon.
450Tiam Rutuloj venkantaj, ŝarĝitaj de multaj akiroj,
sed, ve! plorantaj malvivan Volscenson, reiras tendaron.
Tie ne malpli bruiĝis plendadoj, tuj kiam Ramneson
oni ektrovis sensangan, kaj tiom da ĉefoj aliaj,
Numon, Saranon, buĉitaj. Sin ĉiuj kolektas por vidi
455korpojn de viroj duone mortantaj, de nova buĉado
lokojn varmetajn, kaj sangon ankoraŭ rivere fluantan.
Ili rekonas akiron Mesapan kaj kaskon brilantan,
fine globetojn el oro rabitajn per tia penado.
Dume, por novan eklumon disverŝi sur teron, lasinte
460ruĝan kuŝejon Titonan, unua stariĝis Aŭroro;
kaj jam videblaj montriĝis objektoj sub sunaj radioj.
Turno, vestinte armilon, al armoj alvokas soldatojn,
kaj pro milito li kuproarmitajn kolektas korpusojn.
Ĉiuj lin sekvas: diversaj rakontoj instigas kolerojn.
465Plie sur lancoj rigidaj - plorinda vidaĵo! - fiksataj
estas kaj akompanataj de grandaj kriegoj, du kapoj,
tiuj de Niso kaj Eurialo.