Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/189

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj sin preparas por kavon plenigi kaj rompi remparon.
Iuj ekserĉas eniron, kaj per ŝtupetaroj surrampas
muron, ĵus kie armeo aperas maldensa, kaj kie
kronas ĝin malpli da viroj. Sur ilin Trojanoj ĵetadas
510sagojn multspecajn, kaj ilin repuŝas per stangoj malmolaj,
tre kutimintaj, per longa milito, al muraj defendoj.
Ili pezegajn surrulis ŝtonegojn, kaj penis senlace
kupran tegmenton disrompi per maso falinta: sed Volskoj
povis sub dika testudo plej fortajn toleri frapegojn.
515Sed jam ne ili sufiĉas; ĉar, kien plej forta minacas
aro, Trojanoj ruligas kaj ĵetas pezegan masegon,
kiu premegas Rutulojn, kaj tre malproksime armilan
rompas tegmenton: kuraĝaj Rutuloj ne volas pli longe
sub protektilo batali, sed penas per sagoj forpeli
520el fortikaĵo Trojanojn.
Sed aliflanke Mezenco la malhelegulo agitas
pinon Etruskan, kaj fajrojn fumantajn fervore ĵetegas.
Dume Mesapo, la ĉevaldresanto kaj ido Neptuna,
barojn tiregas, kaj petas ŝtuparojn por rampi sur murojn.
525Vin, Kaliopo, vin, Muzoj, mi preĝas: inspiru poeton.
Diru per kiaj buĉadoj per kiaj funebroj ferglavon
Turno famigis, kaj kiom da viroj li sendis al Orko:
antaŭ mi grandajn malvolvu pentraĵojn de tiu milito.
Diru: vi tion memoras, Diinoj, kaj povas rakonti.
530Turo troviĝis, altege staranta kun pontoj tre altaj,
bone lokita: ĝin ĉiuj Italoj per multaj rimedoj
penis okupi, kaj fortojn kunigis por ĝin renversegi.
Sed ĝin kontraŭe per ŝtonoj defendis Trojanoj; kaj sagojn
ili ĵetadis sennombrajn el kavaj fenestroj de turo.
535Turno unua de torĉo flamanta enĵetas bruligon;
kaj tuj ekflamo aliĝas al flanko: de vento nutrita,
ĝi alkroĉiĝas al pordoj, kaj baldaŭ manĝegas tabulojn.
Tamen interne Trojanoj ektimas kaj vane danĝeron
penas forkuri. Dum ili densiĝas kaj posten rifuĝas,
540kie ne iĝas brulado, subite sub ŝarĝo ekfalas
turo, kaj bruo terura resonas ĝis alta ĉielo.
Kun derompaĵoj de vasta ruino al tero aliras
ili, duone mortantaj, vunditaj de propraj sagegoj,