Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/19

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Kiom feliĉaj, ĉi tiuj ! Jam muroj iliaj stariĝas !"
diris Eneneo ; kaj tiam li urbajn rigardas tegmentojn,
poste, de nubo kaŝata, - mirinda rakonto ! – aliras
440mezen de urbo ; kaj, inter pasantoj, neniu lin vidas.
Sankta arbaro troviĝis en mezo de urbo, agrable
ombra : de ondoj kaj ventoj al tiu ĉi loko ĵetitaj,
Penoj kaposton de bela ĉevalo el tero eltiris.
Tio, embleme montrita de sankta Junono, signifis :
445forta batale fariĝos popolo, kaj granda riĉece.
Tie, por Tira Junono, grandegan preĝejon konstruis
Dido : ĝin riĉaj plenigas donacoj kaj Eco diina.
Estas el bronzo la sojlo, al kiu ŝtuparo kondukas :
rulas sur traboj de bronzo pordhokoj de bronzaj pordegoj.
450Tiam unue de tiu arbaro mirinda vidaĵo
timon forpelis : unue Eneo kuraĝis esperi
savon, kaj fine al ĝoja estonto pli bone konfidi.
Ĉar dum de tiu preĝejo belaĵojn li zorge rigardas,
dum li reĝinon atendas, kaj urbajn admiras riĉaĵojn,
455kaj laboristan lertecon kaj ankaŭ belecon laboran,
tiam li vidas Trojanajn batalojn, laŭ vico pentritajn,
tiujn militojn pri kiuj la famo tutmonde konigis,
reĝon Priamon, Atridon, Aĥilon pri ambaŭ kruelan.
Tie li haltas, ploranta, kaj : "kiu nun loko, li diris,
460kiu nun lando je niaj agadoj ne estas jam plena ?
Vidu Priamon, Akato, ĉi tie li trovis justecon.
Estas suferoj plorataj, kaj korojn kortuŝas doloroj.
Timon forpelu ; ĉar tiu ĉi famo fariĝos savado."
Tiel li diras, kaj nutras animon je vana pentraĵo,
465multe ĝemante, dum larmoj sennombraj fluadas sur vangojn.
Ĉar, en bataloj ja ĉirkaŭ Pergamo faritaj, li vidas
Grekojn venkitajn, dum ilin Trojanaj premegas junuloj,
poste Friganojn, dum ilin sur ĉaro mortigas Aĥilo.
Rezan tendaron, kun blankaj vualoj, proksime Eneo
470tiam rekonas, plorante ; li vidas Tididon kruelan
kiu ĝin rabas, en dormo unua, per sanga buĉado,
poste vivegajn ĉevalojn kondukas al tendoj, Trojanajn
antaŭ ol ili gustumos paŝtaĵojn kaj trinkos en Ksanto.
Flanke, Troilo forkuras, lasinte armilojn, plorinda