Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/192

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

620flutoj: al viroj rezervu armilojn kaj lasu militon».
Sed fanfaronajn parolojn kaj dirojn insultajn ne povis
plie toleri Askano: sur kordon haregan li sagon
metas, kaj, kontraŭstaranton celante, li streĉas du brakojn.
Tamen antaŭe Jupitron li petas per vortoj preĝantaj:
625«Ĉiopotenca Jupitro, ekprovon favoru kuraĝan;
kaj mi al via preĝejo solenan alportos donacon.
Antaŭ altarojn mi metos bovviron je frunto orata,
blankan kaj junan, egalan per kresko al kresko patrina.
Ĝi jam frapadas per kornoj, kaj sablon per hufoj disigas».
630Patro, aŭdinte demandon, de alta ĉielo sennuba
tondris maldekstre: subite eksonas pafarko mortiga;
kaj, malantaŭen tirita, forflugas kun siblo terura
sago, dum, kapon trafinte Remulan, tra kavaj tempioj
fero penetras: «Nun moku kuraĝon per vortoj insultaj!
635Tiun respondon alsendas Friganoj dufoje venkitaj».
Tion nur diris Askano: Trojanoj fervore aplaŭdas:
ĝojo tremigas animojn, kaj ilin ĝis astroj sublevas.
Dume Apolo harriĉa okaze, de bordoj eteraj,
vidis, sur nubo sidante, armeojn Aŭzonajn kaj urbon.
640Tiel de alte li junan Iulon parolas venkintan:
«Virte grandiĝu, infano; ĉar tiel vi iros al astroj,
diojn naskonto, naskito de dioj: kaj rajte Fataloj
volas ke Asaracgento estontajn elfinu militojn:
ĉar vin enhavi ne povas Trojurbo». Samtempe el alte
645malsupreniras la dio, kaj, ventajn tranĉinte blovetojn,
trafas Askanon, vestinte vizaĝon kaj ŝajnon de Buto
la maljunulo. Li iam de ido Dardana Anĥizo
estis la ĉevalzorgisto fidela kaj porda gardanto.
Kiel kunulon, Eneo lin donis al filo. Do, tute simila
650venis Apolo, havante de la maljunulo koloron,
voĉon, kaj blankan hararon, kaj brue sonantajn armilojn:
poste al brava Iulo li tiujn ekdiras parolojn:
«Ido Enea, sufiĉas per sago senpune Numanon
ke vi mortigis, ke al vi permesis unuan triumfon
655granda Apolo; ĉar li pro lerteco ne estas ĵaluza.
Sed nun, infano, ne faru militon». Kaj, tiel dirinte,
lasis Apolo mortemajn rigardojn en mezo de diro,