Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/197

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

810estas tranĉita plumfasko: por batojn eviti la ŝildo
ne plu sufiĉas; lin premas per sagoj Trojanoj kaj fine
fulmosimila Mnesteo. Sur korpo fluadas nigreta
ŝvito, kaj - ĉar li ne povas plu spiri - el nazo eliras
sterko malpura, dum membrojn lacegajn skuadas spirego.
815Fine, per salto altega, kun ĉiuj armiloj, sin ĵetas
li en riveron. Ĉi tiu en profundegaĵo flaveta,
junan heroon akceptas kaj kaŝas sub ondoj kvietaj,
kaj lin redonas al liaj kunuloj, je buĉo lavitan.


KANTO DEKA

Dume de ĉiopotenca Olimpo sin domo malfermas.
Patro de dioj kaj Reĝo de homoj en astra sidejo
konsilantaron kunvokas: de tiu altaĵo li vidas
mondon kuŝantan, Dardanan tendaron kaj gentojn Latinajn.
5Ili sidiĝas en ĉambro duporda: kaj Patro parolas:
«Ĉielloĝantoj potencaj, nu, kial do viaj konsentoj
tiel ŝanĝiĝis? kaj kial malame vi interbatalas?
Mi malpermesis ke lando Itala militu Trojanojn:
vi malobeis ordonon; sed kial? kaj kia timido
10ilin instigis ekkapti armilojn kaj glavon agiti?
Tempo alvenos Fatala, - ĝin ne rapidigu, - en kiu
sur fortikaĵojn Romanajn kruele Kartago verŝados,
tra malfermitaj Alpegoj, teruron kaj malfeliĉegon.
Tiam vi povos satigi malamojn, kaj provi militon.
15Nun vin haltigu, kaj inter vi ĵuron starigu volontan».
Tiel mallonge parolis Jupitro: sed ora Venuso
malpli mallonge respondas:
«Patro, de dioj kaj homoj eterna reganto, ĉu estas
povo alia sur kiun mi povas apogi preĝadon?