Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/20

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

475knabo : li kontraŭ Aĥilo batalon ne faris egalan.
For veturilo malplena pendantan lin trenas ĉevaloj,
bridon ankoraŭ tenantan : treniĝas hararo kaj kolo
tere ; kaj lanca pikilo sulketon sur sablo desegnas.
Poste, al templo de tiu maljusta Palaso, Iliaj
480iras virinoj, kun haroj malpuraj ; kaj portas vualon
la preĝantinoj malĝojaj, kaj bruston per mano frapadas.
Havas kontraŭa diino okulojn al tero fiksitajn.
Ĉirkaŭ la Troja murego trifoje Aĥilo Hektoron
trenas, kaj korpon senvivan por oro li vendas al patro.
485Tamen Eneo profunde eltiras el brusto ĝemadon,
kiam li ĉaron, armilojn kaj korpon de sia amiko
vidas, kaj fine Priamon du manojn senarme levantan.
Li sin mem ankaŭ rekonas en mezo de reĝoj Aĥajaj,
kaj Orientajn armilojn, kaj sagojn de nigra Memnono.
490Amazonian anaron, kun ŝildoj lunformaj, kondukas
Pentesileo kolera, multegajn ĉefanta virinojn.
Zonon de oro liginte sub mamo sen vesto, militas
la soldatino ; kaj virojn batali kuraĝas knabino.
Dum Dardanida Eneo pentraĵojn rigardas belegajn,
495dum li admiras, senmova starante en miro sincera,
Dido, majesta kaj bela virino, al templo aliras.
Multa anaro junula ŝin sekvas, farante kortegon.
Kiel, al bordo Eŭrota aŭ alta montaro de Cinto,
ĥorojn dancantajn Diano kondukas, dum mil Oreadoj
500tie kaj tie ŝin sekvas amase : sur ŝultroj sagujon
portas diino, kaj nimfojn je kapo superas ludantajn :
koron Latonan sekrete batigas intima ĝojeco.
Tiel do Dido aperas, kaj inter anaro aliras,
rapidiganta plezure laboron kaj regnon estontan.
505Ŝi, sur la sojlo diina, en mezo de templa arkaĵo,
inter gardistoj, sur tronon altegan sidiĝas majeste.
Juĝojn kaj leĝojn ŝi donis al viroj, laborojn farotajn
ĝustaj en partoj disdonis, aŭ ilin egale lotumis ;
kiam subite Eneo, tra multa anaro, alpaŝi
510vidas Anteon, Sergeston, kaj fortan Kloanton, kaj poste
ĉiujn aliajn Trojanojn mem, kiujn ventego kaj ondoj
iam forpelis kaj puŝis al bordoj neniel proksimaj.