Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/200

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

95nun por maljustan aŭdigi plendadon, kaj peton malpravan».
Tiel parolis Junono; kaj ĉiuj, pro sentoj diversaj,
Ĉielloĝantoj murmuris. En densaj arbaroj, unuaj
blovoj malliberigitaj similajn aŭdigas murmurojn,
kiuj pri gravaj ventegoj estontaj informas maristojn.
100Tiam la sola reganto de mondo, la Patro potenca,
ekparoladis: silentis subite diaro atenta;
tera sidejo tremetis, malbruis vastega etero,
haltis Zefiroj, kaj maro kvietan haltigis ondaron:
«Tiujn parolojn en viajn animojn akceptu kaj fiksu.
105Ĉar ni ne povas per ĵuro Trojanojn kaj anojn Aŭzonajn
ligi, kaj ĉar vi ne volas ke inter vi haltu malpaco,
ĉiu do sian esperon nun sekvu kaj sian Fatalon.
Sendiference mi agos kun Trojoj kaj anoj Rutulaj,
kaj ne distingos, ĉu juste Italoj sieĝas tendaron,
110aŭ ĉu maljuste trompemaj avertoj instigis Trojanojn:
same mi agos Rutulojn. Kaj ĉiu de sia laboro
sekvon toleros Fatalan: al ĉiuj samiĝos Jupitro.
Vojon sekvados Fataloj». Ĉi tion li ĵuris sur Stikson,
fratan riveron, sur nigran torenton, sur peĉajn turniĝojn:
115poste li kapon klinetis; kaj tuta tremegis Olimpo.
Tiam, kunvenon fininte, ortronon forlasas Jupitro;
kaj lin la Ĉielloĝantoj ĝis perdo respekte kondukas.
Dume Rutuloj de ĉiuj pordegoj sieĝas eniron,
virojn buĉadas kruele kaj murojn ĉirkaŭas per flamoj;
120ĉar enfermita en muroj troviĝas Enea legio.
Estas forkura espero nenia. Sur turoj altegaj
staras la malfeliĉuloj maldensaj, kaj vane remparojn
kronas: Imbrasid’ Azio, Hicetaonido Timeto,
du Asaracoj, Kastoro kaj Timbro maljuna unuan
125lokon okupas, dum ilin kuniras Temeno kaj Klaro,
fratoj Sarpedoj ambaŭ venintaj de monta Licujo.
Ĉiujn streĉante muskolojn, por pezan alporti ŝtonegon,
grandan pecegon da monto, jen Akmo, de urbo Lirnesa,
forta, ne malpli ol patro Klitio , ol frato Mnesteo.
130Tiuj sin penas defendi per sagoj, ĉi tiuj per ŝtonoj;
ili preparas flamĵetojn, kaj sagojn almetas al kordoj.
Meze de aro, objekto plej kara de zorgoj Venusaj,