Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/201

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

staras Dardana infano: li kapon malkovras belegan.
Tiel lumegas juvelo, zonata de rondo orata,
135kiu ornamas ĉu kolon ĉu kapon; aŭ elefantosto,
kiun , lokitan en busko aŭ terebintujo Orika,
arto briligas. Hararo rivere fluadas sur kolo
laktokolora, kaj ringo el oro ĝin ligas maldika.
Tiuj nacioj grandkoraj vin same ekvidis, Ismaro ,
140sagojn ĵetantan, kaj ilin armantan per nigra veneno,
ido de gento Liduja, en kiu kamparon riĉegan
viroj kulturas, kaj kiun fruktigas orhava Paktolo.
Same ĉeestas Mnesteo: el muroj remparaj li iam
Turnon repuŝis; lin tiu ĉi gloro ĝis nuboj altigas:
145fine Kapiso; de nomo mem urbon li nomis Kapuan.
Tamen dum ili, por tiun kruelan subteni militon,
penojn kunigis, en nokto Eneo tranĉadis ondaron.
Kiam, lasinte Evandron, tendaron li trafis Etruskan,
reĝon li petas, kaj lin memorigas pri nomo kaj gento:
150kion li volas li poste konigas, kaj kion li povas
fari, kaj gentojn armitajn por helpi Mezencon, kaj fine
Turnajn kolerojn: dum malkonstantecon de homaj aferoj
li rimarkigas, li preĝe parolas. Sen ia prokrasto,
Tarko kunigas armeojn, kaj ligon akceptas. Fataloj
155efektiviĝis, ĉar ĉefas fremdulo Lidanojn: do ili
ŝipojn eniras, laŭ diaj ordonoj. Aliras unua
ŝipo Enea, sur sprono Frigujajn portante leonojn;
ilin superas Idmonto, karega al Trojaj migrantoj.
Sidas ĉi tie la granda Eneo: profunde li pensas
160pri sortovicoj militaj: ĉe flanko maldekstra Palaso
staras, kaj li lin demandas pri astroj, pri vojoj sekvotaj
nokte, pri teraj kaj maraj danĝeroj de li triumfitaj.
Nun Helikonon malfermu, diinoj, kaj kanton komencu.
Diru do kiaj herooj eliris el bordoj Etruskaj,
165armis ŝiparon kaj maron sulkadis por sekvi Eneon.
Fendas ondaron unua Masiko sur Tigro bronzita:
li mil junulojn komandas lasintajn Kluzian remparon,
kaj fortikaĵon de Koso: sagujo malpeza sur ŝultroj,
sagoj rapidaj, mortiga pafarko, jen estas armiloj.
170Flanke, Abaso kruela: je riĉaj armiloj brilegas