Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/204

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lerta ŝipvoston: sur ondoj subite ĝi glitas rapide,
kiel sagego rapida, kaj sago fluganta tra ventoj.
Iras samtempe aliaj. Pro tiu strangega fariĝo,
250miras la filo Anĥiza; sed koron fortigas miraklo.
Tiam li supran rigardas arkaĵon, kaj preĝas mallonge:
(«Ida Patrino de dioj, diino de monto Dindima,
kiu jungitajn amegas leonojn kaj urbojn turhavajn,
vi al milito min ĉefas: promeson plenumu donitan,
255helpu Friganojn, kaj ilin konduku per mano favora».
Tiujn nur vortojn li diras: sed dume jam suno sin levis,
lumon verŝante sur teron kaj nokton pelante tra ombroj.
Tiam ordonas Eneo: «Signalojn atentu, kunuloj:
vin por batalo preparu; kaj zorge kolektu armilojn».
260 Jam li, sur alta ferdeko starante, de siaj Trojanoj
vidas tendaron, kaj ŝildon brilantan per mano maldekstra
tuj plialtigas: el muroj al astroj puŝegas kriadon
idoj Dardanaj; ĉar nova espero fortigas animojn.
Manoj pluvigas saghajlon. Ja, tiel sub nuboj nigregaj,
265gruoj Strimonaj signalon konigas, tra vento traflugas,
multe bruante, kaj Noton forkuras kun ĝojaj kriadoj.
Tion aŭdinte, la reĝo Rutula kaj ĉefoj Aŭzonaj
miras, ĝis kiam ŝipnazojn al bordo alproksimiĝantajn
ili ekvidas, dum mara alfluo aliras kun ŝipoj.
270Kasko Enea brilegas sur kapo; el fasko fiera
flamoj eliras; kaj vomas fajrerojn orrando de ŝildo.
Tiel, en nokto kvieta, funebre ruĝiĝas kaj sangan
ĵetas rebrilon kometoj; kaj tiel Sirio bruliga
soifon kaj poste malsanojn alportas al malfeliĉuloj,
275kaj malgajigas ĉielon sennuban per lumo malĝoja.
Tamen ne perdas esperon malhelpi aliron al bordo
Turno kuraĝa, kaj elŝipiĝantojn el tero forpeli.
Plie li penas jen korojn relevi, jen ilin riproĉi:
«Vi malamikon deziris; vi havas ĝin; sekve ĝin rompu:
280Marso ĝin al vi liveras. Al sia edzino kaj hejmo
ĉiu pripensu, kunuloj; kaj patrajn memoru agadojn
plej memorindajn. Sammove al maro ni ĉiuj alkuru,
kiam timantaj Trojanoj unuan ekprovos aliron.
Ĉar kuraĝulojn Fortuno protektas».