Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/208

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam Palaso traboras Reteon sur ĉaro kurantan.
400Tiu momento rapida nur morton de Ilo prokrastis:
Ilon ĉar de malproksime celadis la peza sagego,
kiun Beteo kuranta ricevis, dum Teŭkron kuraĝan
li forkuradis, kaj fraton Tirenon: li duonmortanta
falas el ĉaro, kaj kampon Rutulan kalkane frapadas.
405Tiel do, kiam, vidinte ke vento somera plenumas
sian deziron, pajlerojn kuŝantajn bruligas paŝtisto:
eksrikoltaro subite flamiĝas, kaj poste tra kampo
aro brulanta de spikoj Vulkane pli kaj pli vastiĝas:
flamojn venkantajn li ĝoje rigardas, sur ŝtono sidante.
410Same kuraĝo de kunaj Arkidoj atakas Rutulojn.
Tio ĝojigas Palason. Sed militkuraĝa Haleso
al batalantoj rapidas, ŝirmita de ŝildo kaŝanta.
Li Demodokon, Ladonon, Fereton mortigas; per glavo
manon li de Strimonio ektranĉas; ĉar li supreniris
415por lin al gorĝo ataki: per ŝtono li frapas Toantan
frunton, kaj ostojn disigas miksitajn kun sanga cerbaĵo.
Patro Halesa diveno lin kaŝis en densaj arbaroj:
kiam la morto fermadis okulojn de patro maljuna,
filon ekkaptis la Parkoj kaj tuj lin dediĉis al sagoj
420de Evandrido. Sed, lin atakonta, ekpreĝas Palaso:
«Tibro, ho patro, direktu fersagon de mi ĵetegotan:
vojon favoran ĝi havu kaj bruston traboru Halesan:
kaj mi armilon de viro sur kverkon de bordo pendigos».
Dio lin aŭdis: ĉar, dum Imaonon Haleso protektas,
425bruston de malfeliĉulo traboras la sago Arkida.
Laŭzo, plej granda subteno milita, ne volas ke viroj
estu tremantaj pro buĉo. Li Abon unue mortigas
Kontraŭstarantan; ĉar tiu ĉi venkon kuraĝe haltigis.
Estas buĉitaj idaro Arkida, idaro Etruska,
430kaj vi, Trojanoj, vi kiujn indulgis ferglavo de Grekoj.
Ambaŭ armeo batalas kun ĉefoj kaj fortoj egalaj.
Lastaj soldatoj kunpremas unuajn ; ne movi permesas
sagojn kaj manojn amaso. Jen tie Palaso klopodas
kaj persekutas, jen Laŭzo ĉi tie. Ve! ambaŭ samaĝaj,
435ambaŭ belformaj, ne volis Fatalaj dekretoj ke ili
karan patrujon revidu: sed reĝo de granda Olimpo