Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/21

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Miras Eneo kaj staras senmova ; samtempe Akaton
ĝojo kaj timo tremigas : li manojn iliajn ekpremi
515forte deziras ; sed tiu fariĝo timigas animojn.
Ambaŭ ŝajnigas, kaj, densa en nubo kaŝataj, rigardas.
Kio okazis kunulojn ? Al kiu marbordo alnaĝis
ŝipoj ? Ĉu estas senditoj ? Jes. Ilin, por helpon petegi,
sendis ŝiparo ; kaj templon kun krioj aliras Trojanoj.

520Ili eniras : kaj Dido laŭtan permesas parolon.
Tiam do Ilioneo plej aĝa trankvile komencas :
"Granda reĝino, al kiu Jupitro permesis konstrui
novan Tirurbon, kaj juste sovaĝajn potenci popolojn,
vin ni, Trojanoj mizeraj, per ventoj skuitaj tra maroj,
525petas ; el ŝipoj manĝeman kaj kriman forigu bruladon ;
pian popolon indulgu : unue nin konu pli bone.
Tien ni venis, nek por ruinigi Libujajn Penatojn,
nek por akiron rabitan de lando forporti sur ŝipoj.
Ne : fiereco ne taŭgas venkitojn, ne estas en koroj.
530Loko ekzistas, de Grekoj nomata nun lando Hespera,
regno antikva, potenca batale kaj fruktoportega,
iam loĝita de viroj Enotraj. Nun famo ilian
nomas idaron : Italoj, el nomo de ĉefo nacia.
Tien ni iris,
535kiam subite Orio nubega sublevas akvaron,
vokas Aŭsteron koleran, al rifoj kaŝitaj alpuŝas
ŝipojn, tra ondoj, tra akraj ŝtonegoj nin persekutanta.
Iuj ĝis bordoj Libujaj alnaĝis : ve ! estis malmultaj !
Virojn ni trovis ; sed kiajn ? Sed kia patrujo permesis
540tian kutimon sovaĝan : gastamon de ripo rifuzi.
Ili batale minacas, kaj teren nin iri malhelpas.
Certe homaron kaj virajn armilojn vi povas ne timi,
sed ne diaron ; ĉar dioj memoras malbonon kaj bonon.
Reĝo Eneo potencis nin : certe neniu pli justa
545estis kaj pia, pli granda saĝece, pli forta milite.
Tiun se viron Fatalo konservis, kaj se li ĉielan
spiras aeron, en ombro mortiga se li ja ne kuŝas,
vi, pri servado farita, ne pentos ; mi al vi certigas.
Estas en lando Sicila kamparoj kaj urboj ; ni ilin
550havas ankoraŭ, kaj faman Aceston el sango Trojana.