Ŝipojn, de vento rompitajn, al bordo altiri permesu,
kaj en arbaro trabaĵojn ektranĉi kaj fari remilojn.
Se Italujon, kunulojn kaj reĝon trovinte, ni povas
celi, ĝin tiam kaj ankaŭ Latujon feliĉaj ni trafos ;
555sed, ve ! se savo ne ebla fariĝas, se maro Libuja,
patro Trojana, vin glutis, se ĉiun esperon Iulo
perdis, la bordon Sicilan, el kie ni ĉiuj devenas,
landon gastaman kaj reĝon Aceston aliri ni povu."
Ilioneo silentis ; samtempe murmuris aprobe
560 idoj Dardanaj.
Tiam vizaĝon mallevas kaj tiel mallonge parolas
Dido : "Trojanoj, el koroj eligu ĉagrenon, kaj timon
skuu. Neceso maldolĉa kaj regna komenco min tiel
fari devigas ; kaj zorge landlimon mi devas protekti.
565 Kiu Enean nacion, kaj kiu de Trojo ne konis
viran kuraĝon, militon gloregan kaj sangan bruladon ?
Koron kruelan, animon malspritan, ni Penoj ne havas,
kaj malproksime de urbo ĉevalojn ne jungas sundio.
Ĉu Hesperujon vi grandan kaj kampon deziras Saturnan ?
570 ĉu regionon Eriksan aŭ regnon Acestan vi celas ?
Tie helpadon vi trovos, kaj al vi mi donos rimedon.
Aŭ ĉu, en tiu ĉi regno, vi kun mi restadi preferas ?
Urbo ĉi, kiun mi fondas, fariĝos la via : retiru
ŝipojn : Trojanoj, Tiranoj, al miaj okuloj egalas.
575 Estus feliĉe se, sama per Noto puŝita, Eneo
reĝo mem tien enirus ! Por bordon esplori mi sendos
virojn fidindajn; kaj randon viziti de lando Libuja.
Eble en urbon, aŭ eble arbaron, li vagas, ĵetita."
Kiam ĉi tiuj paroloj animojn ekfaris kvietaj,
580 forta Akato kaj patro Eneo, el nubo deziris
forte eliri. Unue Eneon demandas Akato :
"Filo diina, nun kiun projekton vi volas plenumi ?
Ĉio tre bone fariĝas : kunuloj kaj ŝipoj savitaj
estas, krom unu ; ĉar tiun en ondon ni vidis dronantan ;
585 ĉiu fariĝo al vortoj patrinaj ĵus bone respondas."
Tion apenaŭ li diris, tuj kiam subite ŝiriĝas
nubo ĉirkaŭa, kaj ĝi en vaporan solviĝas aeron.
Tiam aperas Eneo : je lumo li brilas purega ;
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/22
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita