Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/229

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De ruinigo Pergama, neniel mi volis batali
280kontraŭ Trojanojn: malnovajn insultojn mi tute forgesis.
Tiujn donacojn, el bordoj patrujaj de vi alportitajn,
donu al reĝo Eneo. Mi kontraŭ lin iam batalis;
lian kuraĝon mi konas; nun kredu spertulon: neniu
kiel li ŝildon manumas, sagegon turnigas kaj ĵetas.
285Certe se estus naskitaj du viroj similaj en Ida
lando, al urboj Inakaj idaro de fama Dardano
estus veninta, kaj plorus Grekujo pro sorto kontraŭa.
Kio ajn estis farita ĉe muroj de Trojo timinda,
Grekoj ĝin devas al glavo Hektora, al mano Enea:
290ili nur povis daŭrigi defendon dum deko da jaroj.
Ambaŭ egale famegaj per koroj kaj gloraj agadoj
estis Eneo pli pia. Pro ligo do manojn kunpremu
senfierece; kaj zorgu ke glavoj ne interbatalu”.
Kaj nun vi konas, ho reĝo plej granda, respondon faritan
295de Diomedo, kaj lian konsilon pri grava milito».
Sed li apenaŭ parolis, diversa tremado trakuras
Aŭzonidaron timantan. Ĉar kiam rapide fluantan
rifoj haltigas riveron, per baro ĝenita koleras
akvo, dum bordoj proksimaj sonoras pro ondoj bruantaj.
300Fine, tuj kiam fariĝis trankvilaj animoj kaj buŝoj,
diojn preĝinte, la reĝo parolis, el trono altega:
«Antaŭ milito ni devis diskuti pri tio, Latinoj:
tion mi volis; ĝi estis pli bone: ne estas momento
peti konsilojn, dum malamikaro sieĝas remparojn.
305Kontraŭ naskitojn de dioj senfinan ni faras batalon.
Ni ne triumfos; ĉar ilin lacigas nenia milito:
ili eĉ, kvankam venkitaj, ne povas forlasi armilojn.
Se vi esperis kunhelpon Etolan, vi nun ĝin forlasi
povas. Do fido al vi mem nur restas, sed kiel malforta!
310Kian mortigan frapadon ricevis antikva prospero,
tio, ve! antaŭ okuloj kaj manoj tro kuŝas videble.
Sed mi neniun kulpigas; ĉar ĉio kuraĝe provebla
estis farita; kaj regno batalis per ĉiuj rimedoj.
Nun do aŭskultu: ĉar nova ideo naskiĝis en penso
315ŝanceliĝanta, ĝin al vi mi volas mallonge konigi.
Landon antikvan mi havas, proksiman de Tuska rivero;