Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/23

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝajnas vizaĝo kaj kresko diaĵaj : ĉar belan hararon
590 blovis sur filon patrino, kaj junan ruĝhelonsur vangojn :
liajn okulojn plenigas beleco kaj ĉarmo tre plaĉa.
Tiel do elefantoston artisto beligas, kaj ĉizas
ĉirkaŭ Parosa marmoro arĝentajn kaj orajn ornamojn.
Antaŭ reĝino kaj tuta anaro mirinta li tiam
595 tiel parolis : "Jen estas mi, tiu mem kiun vi serĉas,
reĝo Trojana Eneo, el ondoj savita Libujaj.
Dido, vi sola Trojanojn mizerajn kompate akceptis.
Al ni, savitaj el sagoj Danaaj, kaj kiuj suferis
ĉiujn sur tero kaj maro danĝerojn, dum ĉio nin mankas,
600 urbon kaj domon vi kore proponas : ni dankon sufiĉan
al vi prezenti ne povas, kaj same neniu el multaj
viroj Dardanaj, hazarde vagantaj tra mondo vastega.
Ke al vi dioj, - se tamen piecon Diegoj honoras,
ie se estas justeco kaj iu amanta verecon, -
605donu premion konvenan. Vin kiaj jarcentoj feliĉaj
vidis naskiĝi! kaj kiuj gloregaj vin naskis gepatroj!
Tiel do longe ke kuros riveroj kuŝujon, ke montojn
kovros je ombro arbaroj, ke nutros astraron poluso,
ĉiam en koro restados honoro, kaj laŭdoj, kaj nomo,
610ĉien eĉ kien min vokos Fataloj." Kaj, tiel dirinte,
Ilioneon li dekstren manprenas, maldekstren Sereston,
poste aliajn, kaj Gion fortegan kaj fortan Kloanton.
Dido Sidona unue ekmiris, Eneon vidinte,
kaj aŭskultinte rakonton: kaj poste, ŝi tiel parolis:
615"Kia do, filo diina, tra tiom da gravaj danĝeroj,
vin persekutas Fatalo, al tiuj sovaĝaj puŝanta
bordoj? Ĉu estas vi tiu Eneo mem, kiun Venuso
naskis de patro Anĥizo, ĉe bordoj Frigujaj Simoaj?
Teŭkron, mi certe memoras, Sidonen mi vidis venintan,
620landon patrujan lasinte, li novan, per helpo de Belo,
regnon serĉadis; dum mia naskinto de Cipro riĉega
faris ruinon, kaj tiun insulon venkinte potencis.
Tiun de tempo, mi konis Trojurbon kaj malfeliĉaĵojn
ĝiajn, kaj kiel vi estas nomata, kaj reĝojn Pelasgajn.
625Kvankam li Trojon malamis, li tamen Trojanojn laŭdadis
multe, kaj esti naskita de raso antikve Trojana