Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/234

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Konsilantaron tremante forlasas Latino la patro,
470kaj komencitan diskuton rezervas al tempo pli bona.
Multe li sin ekkulpigas: ĉar vole li, kiel bofilon,
ne Dardanidan akceptis Eneon, ne metis sur tronon.
Antaŭ pordegoj, Latinoj kavigas fosaĵojn, alportas
ŝtonojn kaj stangojn. Trumpeto signalon de sanga batalo
475donas. Patrinoj, infanoj, diverse starantaj, remparojn
kronas amase; kaj ĉiujn alvokas premanta laboro.
Baldaŭ reĝino, sekvata de granda anaro patrina,
al fortikaĵo altega veturas kaj templo Palasa,
donojn portante: ŝin flankas kunule virgina Lavinjo,
480kaŭzo de tiaj doloroj, kaj belajn okulojn mallevas
teren. Aliras patrinoj kaj templon arome parfumas,
poste, sur sojlo diina, malĝojajn ekdiras parolojn:
«Armopotenca, juĝanta militojn, virgina Minervo,
mano rompegu sagegon de Friga rabisto, kaj lin mem
485polven ekĵetu, kaj antaŭ altegajn kuŝigu pordegojn».
Turno ardanta sin armas rapide por provi batalon.
Jam li kirason Rutulan, de kupra maŝaĵo kovritan,
vestis, kaj krurojn enfermis internen de oraj gamaŝoj.
Nudan li kapon altigas; kaj, glavon liginte sur flankon,
490el fortikaĵo li malsupreniras, brilanta per oro:
koro ekbatas, ĉar li malamikon jam venkis espere.
Tiel, rompinte ligilojn, el stalo forkuras ĉevalo;
liberigita, ĝi baldaŭ senfinan okupas kamparon,
poste galopas por trafi, jen ĉevalinaron vagantan,
495jen de rivero konita fluadon kaj tien sin ĵeti:
ĝi petolante saltegas, blekegas, kaj, plialtigante
kapon fieran, sur kolon kaj ŝultrojn skuadas hararon.
Antaŭ li, rajdantinaron de Volskoj ĉefante, Kamilo
tuj sin prezentas: ĉe pordoj, el bela ĉevalo reĝino
500malsupreniras; kaj tuta anaro, lasinte rajditojn,
ĝian ĉefinon imitas. Ŝi haltas, kaj tiel parolas:
«Turno, se ĉiu al sia maltimo ĵus povas konfidi,
mi do kuraĝos, kaj aron Enean kredeble haltigos:
sola, sen helpo, mi povas Tirenajn batali rajdantojn.
505Lasu min provi unuajn danĝerojn de tiu milito:
kaj vi, piede de muroj, restadu por zorgi remparojn».