Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/237

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

funde de koro, konservas al sagoj kaj al virgineco,
amon eternan. Mi certe pli amus ke ŝin ne ekkaptu
585tia fervoro milita, ke ŝi ne ataku Trojanojn:
ĉar ĝi fariĝis por mi plej karega el inoj kunulaj.
Sed, ĉar kruela Fatalo minacas ŝin, malsupreniru,
Nimfo, el alta poluso, kaj landon ektrafu Latinan,
kie fariĝas malĝoja batalo sub signo mortiga.
590Prenu sagujon, kaj el ĝi venĝeman eltiru sageton.
Sanktan Kamilon se iu per vundo difektos, Trojana
aŭ eĉ Latina, mi same lin punos per sango verŝita:
poste, en nubo, de mizerulino mi korpon forprenos
kaj nekaptitajn armilojn, kaj portos en tombon patrujan».
595Tiel ŝi diris: el alta ĉielo flugante, tra ventoj
bruas Opio; kaj nigra turniĝo ŝin tute ĉirkaŭas.
Dume armeo Trojana kaj ĉefoj Etruskaj remparojn
alproksimiĝas, kaj ĉiuj rajdantaj soldatoj, farante
skadrojn virnombre egalajn. Saltegas tra tuta kamparo
600aro ĉevala, kaj sur haltigantajn tiradas gvidilojn,
piedfrapante ĉi tien kaj tien. Rikolto da lancoj
kovras plugaĵojn; kaj kampoj heliĝas per brilo armila.
Estas vidataj kontraŭe Mesapo, rapidaj Latinoj,
frato Koraso, Kamilo virgina kaj ŝia korpuso.
605Ili, ĉe flanko kontraŭa, per brako streĉita prezentas
pinton de lancoj minacaj, aŭ sagojn balancas ĵetotajn.
Kiam ĉevaloj kaj viroj ekiras, grandiĝas bruego.
Ambaŭ armeoj aliras ĝis ĵetinterspaco por sago,
haltas kaj staras. Subite kriaro eksonas; ĉevalojn
610ĉiu ekscitas freneze; de ĉie samtempe pluviĝas
densaj sagegoj, pli multaj ol neĝo kaŝanta ĉielon.
Tiam Tireno kaj brava Akonto kontraŭen rapidas,
lancon antaŭen direktas kolere, kaj, sin renkontinte,
falas unuaj kun granda bruego; ĉar brustoj ĉevalaj
615sin reciproke frapegis kaj rompis. Tuj elseligita
fulmrapidece, Akonto ruliĝas, kaj, kiel ŝtonego
de ĵetilego ĵetita, li vivon elspiras tra ventoj.
Vicoj subite rompiĝas; kaj forkurigitaj Latinoj,
ŝildojn ĵetinte sur ŝultrojn, ĉevalojn al urbo direktas,
620persekutitaj de ĉefo Asilo kaj bandoj Trojanaj.